Karlo la 3-a de Savojo
Karlo la 3-a de Savojo | |||||
---|---|---|---|---|---|
9-a duko de Savojo | |||||
Regado | 1504 ĝis 1553 | ||||
Antaŭulo | Filiberto la 2-a de Savojo, lia duonfrato | ||||
Sekvanto | Emanuelo Filiberto de Savojo, lia filo | ||||
Ceteraj titoloj | reĝo de Kipro kaj de Jerusalemo, princo de Piemonto, grafo de Aosto, de Morianio (Maurienne), de Nico, de Breso (Bresse). | ||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 10-an de oktobro 1486 en Chazey-sur-Ain | ||||
Morto | 17-an de aŭgusto 1553 (66-jaraĝa) en Verĉelo | ||||
Tombo | Italio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Savoja dinastio vd | ||||
Patro | Filipo la 2-a de Savojo vd | ||||
Patrino | Claudine de Brosse vd | ||||
Gefratoj | Louise of Savoy (en) , Filiberto la 2-a de Savojo, Louis of Savoy (en) , Philippe (en) kaj Renato de Savojo vd | ||||
Edz(in)o | Beatrice of Portugal, Duchess of Savoy (en) (1521 (Gregoria)–) vd | ||||
Infanoj | Emanuelo Filiberto de Savojo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aristokrato vd | ||||
| |||||
| |||||
titulara reĝo de Armenio | |||||
titulara reĝo de Jerusalemo | |||||
titulara reĝo de Kipro | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Karlo la 3-a de Savojo kromnomita "la Bona" (france: Charles III de Savoie dit "le Bon" kaj itale : Carlo III di Savoia "il Buono"), naskiĝis en Chazey en Bugey je la 10-a de oktobro 1486 kaj mortis en Vercelli je la 17-a de aŭgusto 1553.
Li estis la filo de la 7-a duko de Savojo Filipo la 2-a kromnomita "Sen Tero" (1438-1497) kaj de lia dua edzino Klaŭdino de Broso (1450-1513). Li heredis la Domestrecon de Savojo en 1504 post la morto de sia frato la 8-a duko de Savojo Filiberto la 2-a kromnomita "la Bela". Li tiel fariĝis la 9-a duko de Savojo, princo de Piemonto, reĝo de Kipro kaj Jerusalemo, grafo de Aosto, de Morianio, de Nico, grafo de Bresse kaj senjoro de Bugey.
Komence li devis por konservi sian regadon kontraŭstari la postulojn de sia duon-fratino Ludovikino de Savojo (1476-1531, patrino de la franca reĝo Francisko la 1-a) kaj de sia duon-frato Renato (René) (1468-1525) kromnomita "la Granda Bastardo de Savojo", kiujn subtenis lia frato Filipo grafo de Ĝenevo kaj duko de Nemuro (1494-1547). Sen armeo nek mono, li ne sukcesis realigi eksterlandan politikon kaj plurfoje ŝanĝis siajn aliancojn inter sia nevo la franca reĝo Francisko la 1-a kaj lia bofrato la Sankta Romia imperiestro Karlo la 5-a (1500-1558). Sinsekvo da eraroj kaj malvenkoj inter 1530 kaj 1536 perdigis al li multajn el liaj ŝtatoj kaj li konservis nur la graflandon de Nico.
Li mortis dum 1553 en Vercelli, kie li estas entombigita. Heredis la Domestrecon de Savojo lia filo Emanuelo-Filiberto, sed tiam ŝajnis, ke la duklando de Savojo ne estis longe daŭronta.
Li edziĝis en Villefranche dum 1521 kun Beatrico de Portugalio (1504-1538), kiu estis la filino de la reĝo de Portugalio Manuelo la 1-a (1469-1521) kaj de lia edzino Maria de Aragono (1482-1517). Ŝi naskis al li naŭ gefilojn :
- Adriano Johano Amadeo (1522-1523), princo de Piemonto.
- Ludoviko (1523-1536), princo de Piemonto.
- Emanuelo Filiberto (1528-1580), estonta 10-a duko de Savojo
- Emanuelo (1533)..
- Emanuelo (1554).
- Johano-Mario (1537-1538).
- Katerino (1529-1536).
- Maria (1530-1531).
- Izabelo (1532-1533).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Arkivejoj de Savojo en la franca lingvo
- Genealogio de la savoja dinastio