Kantaro - estas kolekto de kantoj. Kantaroj povas enhavi tekstojn kun muziknotoj aŭ apartajn tekstojn aŭ muziknotojn. Kantaroj povas ekzisti en "paperformo" (libroj, revuoj ktp) au en "sonformo" (ekz muzikdiskoj). Kantaroj estas grava ilo por esplori popolojn kaj ilian historion. Speciala tipo de kantaro estas himnaro, kolekto de himnoj, t.e. religiaj kantoj.
Por Esperanto-kulturo kantaroj ludas aparte gravan rolon. Por multaj esperantistoj Esperanto-kantaro estas la unua paŝo al ties kulturo kaj literaturo. La kantarojn kompilas kaj eldonas lokaj kluboj kaj diversaj organizaĵoj (ekz Proletaria Kantaro eldonita de SAT). Ofte Esperanto-kantaroj estas eldonitaj por iaj eventoj (ekz por BET-26 estis eldonita Kantu Esperante!).
La libera esperanto-kantaro (vikio kantaro) enhavas 3 000 kantotekstojn (stato de majo 2013) kaj aldone diversajn aliajn materialojn[1].
1929: Jan Filip kaj Karel FilipKantareto: Ĉeĥoslovakaj Popolkantoj kun muziko de la arioj. 1929/1948.
1930: LEA Kantaro: Kolekto de proletaj, batalaj, liberpensulaj kaj popolaj kantoj. Eld. Laborista Eseranto-Asocio por germanlingaj regionoj. Ĉirkaŭ 1930;
1932: LEA-Kantaro. Kolekto de proletaj, batalaj, liberpensulaj kaj popolaj kantoj. . Eld. Laborista Esperanto-Asocio, Berlino, 1932(?)
1933: Kantas la hungara skolto: Hungaraj haj Skoltaj Kantoj. Eld. Szalay, Budapeŝto, 1933(?)
„ Inda kaj facila kanto por kvar voĉoj. Al la muzika ritmo mankas unu mezuro: aŭ noto, aŭ paŭzo devas esti aldonita ĉe la fino. Sendube, la kantistoj nature faros ĝin. ”
„ Dek kantoj, ne ĉiu de egala valoro, sed plej parte bonaj. Speciale ni ŝatas “Ho, lernu ĝin,” kaj “Himno al Zamenhof.” Ambaŭ estas samtempe melodiaj, sinceraj, kaj humoraj. Nur unu frazo, “Belsonan Esperant,” eslas malbone metita al la muziko: la silabo “ Bel” devas veni en la antaŭan mezuron, por doni la akcenton al la silabo “son.” Du el la aliaj kantoj estas simile difektitaj, kredeble per preseraro; sed facile korekteblaj. En “La neforgesebla knabino,” kiu estas tute falsakcentita, la ŝanĝo de la temposigno al tri kvaronoj (3/4) anstataŭ ses okonoj (6/8) pravigus ĝin. Sed estus prefere ke ĝi estu, ne bonigita, sed forigita, ĉar ĝi ne ŝajnas meriti la honoron de traduko. En “La maljunulo” la lastaj kvar mezuroj estas nebonaj. La baroj bezonas antaŭen-ŝovon, por doni la akcenton al la silaboj “mort,” “blu,” “trov.” ”
„ Malgranda kolekto de originalaj ka tradukitaj kantoj proletaj, el kies kvin ĉapitroj al ni sonas la melodioj de
multaj kantoj jam konataj en nla gepatra lingvo. Prezentitaj estas nur la tekstoj en pli malpli bona esperanto la melodioj estas indikitaj kaj muziknotoj forestas.
La tradukintoj permesis al si strangan liberecon rilate al la akuzativo. Multloke ili kontraŭregule apostrofis ĝin. Kaj formiĝis ŝokantaj versoj kiel:
_Kuraĝe forpelu la malamikan ar'!
_Ili rikoltu la propran semad' !
_Ĝi promesas al ni liberec'
_Nuboj minacaj estingas la lum'
ktp. (Pĝ 15, 16, kaj 27). Grafike, tamen, la libro estas tre bone farita. Preso klara kaj facile legebla. Litertipoj modernaj.
Kelkaj kliŝoj prenitaj el „Je la nomo de l’ vivo“ ilustras la libron kaj ĝin ŝirmgardas bela kartonkovrilo.
Pri la enhava kaj Idea valoro de l’ kantoj mi ne parolos, la subtitolo klare montras tion. Do - a��etu, legu, kaj kantu! S. M. ”
„ Tekstoj de 83 kantoj, malnovaj kaj novaj, en poŝforma libreto, kiun sendube la Nederlandaj samideanoj trovos tre utila ĉe grupkunveno aŭ ekskurso. Ne konante la melodiojn, oni ne povas kompetente juĝi pri la boneco de la tradukoj (faritaj de “diversaj Esperantistoj”) ; sed verŝajne ili taŭgas por la celo. ”
„ Ni kore bonvenigas ĉi tiun plaĉaspektan kantaron, Ĝi enhavas 60 popolkantojn, kaj sendube tre helpos gajigi Esperantajn kunvenojn en Ĉeĥoslovakujo. Oni ne atendas trovi en popolkantaro poezion altgradan. Sed oni povas almenaŭ diri, ke ĉi tiu verko ne estas difektita de la eraroj kaj krudaĵoj, kiuj tro ofte makulas niajn kantarojn : oni povas kanti la pecojn facile kaj ĝue. “La Espero” en tonalo Bb estas tro alta por ordinara voĉo : pli bone estus presi ĝin en Ab aŭ eĉ G. ”
Pri Kantas la hungara skolto: Hungaraj kaj Skoltaj Kantoj.
„ Interesa kolekto da kantoj, multaj kun muziknotoj, kiu meritas atenton de ĉiu skolto aŭ muzikamanto Esperantista. Vortoj en Esperanto, kaj ofte ankaŭ en hungara lingvo. La Espero en
B bemola estas tro alta por ordinara voĉo. ”
„ Plej dolĉa kaj intima vojo al koro de popoloj estas tra ilia poezio kaj muziko. Ĉi tiun kolekton de kanteble tradukonataj [tiel] germanaj popolkantoj bonvenigos do ĉiu grupo. Aldono de diversnaciaj kantoj popolaj kaj originale en Esperanto verkitaj ankoraŭ pliŝatindigis la libreton, kiun ni rekomendas al ĉiu samideano gaja kaj melodiema. ”
„ Tre bela albumo kun 38 bonegaj muzikaĵoj de famekonataj majstroj, interalie de Schubert, Beethoven, Haydn, Mozart, Mendelssohn, Cornelius, Schuimann, Bêrat, Martini, k. c. Ĉiu grupo nepre bezonas tiun trezoron de kantoj, por siaj koncertoj. Kun grandega plezuro ni salutus la baldaŭan aperon de 2a parto de la «Koncerta Kantaro»! ”
„ La kantoj ne estas ĉiurilate nekritikeblaj, sed ili estas plejparte tute bonaj. Ni rekomendas ilin al sekretarioj, kiuj deziras novaĵojn por grupkantado. Oni povas iom bedaŭri, ke la aŭtoro aperigis kelke da duplikataj tradukoj de kantoj jam aperintaj en Kantaro Esperanta aŭ Himnaro Esperanta, anstataŭ dediĉi sian talenton sole al kantoj ankoraŭ ne tradukitaj. ”
Pri Vivu la stel'. Kantokolekto por esperantistaj kunvenoj
„ Plaĉa kantaro dividita en kvar partoj. La unua konsistas el 9 Esperantaj kantoj, komencante per nia himno «La Espero» — Vivu la Stel', kiu titoligas la broŝuron, okupas la duan lokon, sendube pro la deviga respekto al nia Majstro—. La dua parto, la plej longa, ampleksas 83 poeziaĵojn, kie diversaj Svedoj kaj alinordlandanoj varme sopiras al suno, al maro, al somero, al arbaro, al malproksimaj ravaj landoj... Kelkaj el tiaj verkoj estas ja konataj, (Ekz: Maristo Jonsson, Nigra Rudolfo ); sed tio pruvas la akcepton de la Esperanta publiko. Tria parto, pli mallonga, entenas 4 religiajn psalmojn, tradukitaj de Magda Carlsson, kaj la kvara prezentas al ni la naciajn himnojn de la kvin Skandinavaj ŝtatoj por brile fermi la broŝuron.
La enkonduko deklaras ke la kompilintoj volas: «Gajigi kaj agrabligi la kunvenojn». Mi certigas ke, krom tio, ili sukcesos lernigi bonan lingvon kaj konatigi kun la simpatiaj nordaj samideanoj.
Malgraŭ ke la tradukintoj estas multaj — 18 entute — ĝenerale ili bone konas la metion kaj la libreto prezentas sufiĉan unuecon. Mi nur dezirus kelkajn klarigojn
pri la neesperantaj vortoj. Sub la paĝo BO estas du; sed... Svede! Mi min demandas
kiel reagos la legantoj de «Fritiof kaj Carmencita» antaŭ verso kaj duono en
hispana lingvo (ĝi estas Argentina sceno).
Papero kaj presado estas ne riproĉeblaj, kaj mi esperas ke la grupoj kaj unuopaj esperantistoj rapidos ĝin aĉeti. Certe ili ne pentos. ”
En NPIVKantaro estas ankaŭ genro (Cantharis) de insektoj el la ordo de koleopteroj, kun ledosimilaj elitroj, vivantaj parte el aliaj insektoj, parte el vegetaĵoj.[2]