Kaliko (luno)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kaliko. |
Kaliko | |
Natura satelito de Jupitero (XXIII) | |
satelito de Jupitero • neregula satelito | |
---|---|
Oficiala nomo | Jupitero XXIII[1] |
Aliaj nomoj | S/2000 J2 |
Nomita laŭ | Calyce (mythology) vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Scott S. Sheppard David C. Jewitt Yanga R. Fernández Eugene A. Magnier[1] |
Dato de malkovro | 23-a de novembro 2000[1] |
Loko de malkovro | Mauna Kea[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
23 180 793 km[2] 18 220 966 km vd 29 246 700 km vd |
Discentreco | 0,214 |
Klinangulo | 165,5° (rilate al la ekliptiko) |
Periodo | 721,02 tagoj |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 5,2 km (averaĝe)[2] |
Maso - Denso |
~1,9 × 1014 kg ~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ? |
Albedo Geometria albedo |
~0,04[2] (hipoteze) 0,029 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 21,6[2] |
Kaliko estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Ĝin malkovris Scott S. Sheppard, David C. Jewitt, Yanga R. Fernández kaj Eugene A. Magnier, post observoj inter la 23-a kaj la 26-a de novembro 2000, per la teleskopo de 2,2 m de diametro de la Universitato de Havajo.
Ili anoncis la 5-an de januaro 2001 la malkovron[3] de dek jupiteraj lunoj kiujn ili nomis J/2000 J 2 al J 11; inter tiuj, Kaliko kiu, estante tiam la dua jupitera satelito malkovrita en 2000, ricevis la maldaŭran nomon S/2000 J 2:
Ĝiaj grando kaj maso (5,2 km kaj 1,9 × 1013 kg) estis proksimume kalkulitaj laŭ ĝia videbla magnitudo, 21,6; hipotezinte ke ĝiaj denso kaj albedo havus valorojn de 2,6 × 103 kg/m3 kaj 0,04.
Nomo
[redakti | redakti fonton]La 22-an de oktobro 2002, IAU aprobis[4] ke ĝi ricevu la nomon Kaliko, (greke; Καλύκη: Kalike)[5].
Estas pluraj ulinoj nomataj Kaliko en la helena mitologio:
▶ Kaliko, amata de Zeŭso, patrino aŭ de Etlio aŭ de Endimio, laŭ malsamaj mitoj;
▶ Kaliko, amata de Pozidono, patrino de Cikno;
▶ Kaliko, nimfo, kiu nutris Dionizon sur la monto Nizao.
Orbito
[redakti | redakti fonton]Kaliko estas ano de la karmea grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 900 000 kaj 24 100 000 km, klinecojn inter 164,9° kaj 165,5° rilate al la Jupitera ekvatoro, kaj discentrecojn inter 0,23 et 0,27.
-
Diagramo montranta la orbitojn de la neregulaj jupiteraj satelitoj. La karmea grupo estas videbla apud la centro.
-
Diagramo montranta la orbitajn inklinaciojn de la lunoj de la karmea grupo en funkcio de la granda duonakso.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Gvido pri la jupiteraj satelitoj, Jovian Satellite Fact Sheet (Datumoj pri la jupiteraj satelitoj) kaj Planetary Satellite Physical Parameters (angle)
- ↑ IAUC 7555: SATS de Jupiter; 2001B; 2001C (angle)
- ↑ AUC 7998: P/2002 T5; Sats OF JUPITER Nomoj de lunoj (angle)
- ↑ Angle, ĝi ricevis la nomon de Kalyke, laŭ regulo kiu volas, ke la nomo de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- pole Kaliko, el "Księżyce planet Układu Słonecznego" Arkivigite je 2010-02-23 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Kaliko (angla versio) Arkivigite je 2010-05-21 per la retarkivo Wayback Machine
- france Dekunu novaj jupiteraj satelitoj S/2000 J1...S/2000 J 11, el la paĝaro de Jean-Michel
- germane La karmea grupo (el "Projekto Luno")
|