Kalantar
Kalantar | ||
periodaĵo • gazeto | ||
---|---|---|
Speco | Taggazeto | |
| ||
Lando | ![]() | |
Urbo | Kolkato, Okcidenta Bengalio, Barato | |
Posedanto | ŝtata konsilio de la Komunisma Partio de Barato, en Okcidenta Bengalio | |
Publikigisto | Svapan Banerĝi | |
Redaktisto | Kaljan Bandjopadjaj | |
Establodato | 1965 | |
Politiko/ Ideologio |
||
| ||
Retejo | cpikalantar | |
Kalantar (bengale কালান্তর, IAST: Kālāntara) estas bengallingva taggazeto eldonata de Kolkato, en Barato. Ĝi estas la organo de la ŝtata konsilio de la Komunisma Partio de Barato, en ŝtato Okcidenta Bengalio.[1] Ĝi estis eldonata kiel ĉiusemajna ĵurnalo ekde 1965; Kalantar transformĝis en ĉiutagan ĵurnalon fine de la 1960-aj jaroj, kvankam ĝi konservis ankaŭ apartan semajnĵurnalon, kiel ĝi estis. La enkonduka titolo de la tagĵurnalo estis desegnita de la legenda filmfaristo/artisto Satjaĝit Raj mem. Inter la unuaj redaktoroj, indas mencii: la komunisma gvidanto Somnat Lahiri, Babani Sen, Ĝjoti Dasgupta, Prabat Dasgupta, prof-ro Gautam Ĉatopadjaj. Komence unukolora, ĝi estas nun eldonata kiel kvar-kolora taggazeto. Dum la aŭtuno, Kalantar eldonas festan eldonon «Sharadiyo» en formo de libro, simile al aliaj ĵurnaloj de Kolkato.[2][3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Singh, Shiv Sahay, "CPI mouthpiece Kalantar shuts down", The Hindu, 2018-10-30. (en-IN)
- ↑ ICON: International Coalition on Newspapers. Icon.crl.edu. Arkivita el la originalo je 19-a de februaro 2012. Alirita 2012-10-12 . Arkivigite je 2012-02-19 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-19. Alirita 2023-03-03 .
- ↑ ICON: International Coalition on Newspapers. Icon.crl.edu. Arkivita el la originalo je 19-a de februaro 2012. Alirita 2012-10-12 . Arkivigite je 2012-02-19 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-19. Alirita 2023-03-03 .
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kalantar en la angla Vikipedio.