Saltu al enhavo

Kakamigahara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kakamigahara
urbo de Japanio
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 143 641  (2020) [+]
Loĝdenso 1 636 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 24′ N, 136° 51′ O (mapo)35.398805555556136.84841666667Koordinatoj: 35° 24′ N, 136° 51′ O (mapo) [+]
Areo 87,81 km² (8 781 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Kakamigahara (Gubernio Ehime)
Kakamigahara (Gubernio Ehime)
DEC
Situo de Kakamigahara
Kakamigahara (Japanio)
Kakamigahara (Japanio)
DEC
Situo de Kakamigahara

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kakamigahara, Gifu [+]
vdr

Kakamigahara (japane 各務原市) estas urbego en ĉefa insulo Honŝuo, en gubernio Gifu, en regiono Ĉubu, en Japanio.

Riverbordo en Kakamigahara

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2019 Kakamigahara havis populacion de 148 225. La urbo atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil) en la 1970-aj jaroj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Kakamigahara situas parte sur ebenaĵo, parte en montaro laŭ rivero. Gubernia sidejo Gifu troviĝas 10, Iĉinomija 14, Komaki 15, Ogaki 24, Nagojo 26, Nagahama 55, ĉefurbo Tokio 247 kilometrojn aere laŭ [1].

Tiu areo ekde 1897 apartenis al distrikto de Gifu, ene la hodiaŭa Kakamigahara evoluis kiel poŝta stacio. Mem Kakamigahara estis fondita depost unuiĝo de 4 vilaĝoj en 1963, sed en 2004 la urbego denove pligrandiĝis. En la sekva jaro Kakamigahara ricevis la titolon "verda urbo" pro siaj parkoj.

Kakamigahara estas signifa industria urbo, kie la plej grava produkto estas la flugmaŝinoj, sed ne mankas la aŭtoindustrio. La urbego havas ankaŭ navedantojn al Gifu kaj Nagojo.

En Kakamigahara en 2 universitatoj okazas la plej altnivela edukado.

Kakamigahara havas bonajn fervojajn kaj aŭtovojajn kontaktojn al la regiono.

Kakamigahara situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj kaj humidaj someroj, kaj mildaj vintroj. La meza jara temperaturo estas 15,5 °C kaj varias inter 12-21 °C. La jarpluvo averaĝas 1939 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, respektive neĝas.

Bildoj pri Kakamigahara
Vojo en Kakamigahara
Pontoj en Kakamigahara
Stacidomo
Biblioteko
Dolĉakva akvariego
Muzeo
Vendejego
Universitato


Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans