Saltu al enhavo

Kaŝihara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaŝihara
urbo de Japanio
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Insulo Honŝuo
Regiono Kansajo
Gubernio gubernio Nara
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 121 604  (2021) [+]
Loĝdenso 3 074 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 31′ N, 135° 48′ O (mapo)34.509444444444135.7925Koordinatoj: 34° 31′ N, 135° 48′ O (mapo) [+]
Areo 39,56 km² (3 956 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Kaŝihara (Japanio)
Kaŝihara (Japanio)
DEC
Situo de Kaŝihara

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kashihara, Nara [+]
vdr

Kaŝihara (japane 橿原市), estas urbego en Japanio, en centro de la la ĉefinsulo Honŝuo, en la regiono Kansajo, en la gubernio Nara.

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2024 Kaŝihara havis populacion de 118 674. En la 1970-aj jaroj la urbo atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil). Ekde la 2020-aj jaroj la loĝantaro daŭre malpliiĝas.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Kaŝihara situas for de la marbordo ĉe suda rando de baseno. Gubernia sidejo Nara troviĝas 20, Macubara 23, Osako 34, ĉefurbo Tokio 367 kilometrojn aere laŭ [1].

En tiu loko el la malnova historio arkeologoj malkovris tumulojn. La loko estis imperia ĉefurbo de 694 ĝis 710. En la malfrua 16-a jarcento ĝi laŭdire estis unu el la du plej riĉaj aŭtonomiaj urboj de Japanio. La urbo Imai estis establita la 1-an de aprilo 1889 kun la kreado de la moderna municipa sistemo. Ĝi estis levita al urbostatuso la 11-an de februaro 1956, samtempe la najbaraj urbetoj kaj vilaĝoj estis aligitaj al Kaŝihara.

La loka ekonomio estas bazita sur agrikulturo kaj malpeza produktado, inkluzive de medikamentoj kaj aŭtokomponentoj.

Kaŝihara havas 15 publikajn bazlernejojn kaj ses publikajn mezlernejojn funkciigitajn fare de la urbestraro kaj du publikajn mezlernejojn funkciigitajn fare de la gubernio. Ekzistas ankaŭ du privataj mezlernejoj. La Nara Medicina Universitato kaj la Nara Arta Altlernejo situas same en Kaŝihara.

Kaŝihara havas bonajn fervojajn kaj ĉefvojajn trafikeblecojn.

Kaŝihara situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj someroj kaj malvarmetaj vintroj. La meza jara temperaturo estas 14 °C. La jarpluvo averaĝas 1636 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, respektive vintre ankaŭ neĝas.

Bildoj pri Kaŝihara
Urbodomo
Vojo
Strato
Rivero
Stacidomo
Hotelo
Banko
Vendejego
Universitato
Muzeo


Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • preĝejoj
  • muzeoj
  • propra observatorio

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans