Saltu al enhavo

June Huh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
June Huh
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1982 (1982-11-30) (41-jaraĝa)
en Kalifornio
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Seula Nacia Universitato
Universitato de Miĉigano - matematiko (–2014) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Myung-Hoe Huh Redakti la valoron en Wikidata
Patrino In Young Lee Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Nayoung Kim Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo matematikisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

June Huh - koree 허준이, naskiĝis la 9-an de junio 1963 en Stanford (Kalifornio), do nun 61-jaraĝa - estas usona-korea matematikisto, universitata profesoro kaj scienca esploristo. Li laboras kiel universitata profesoro en la universitato Princeton. En 2022 li kadre de solenaĵo en Helsinko honoriĝis per la medalo Fields.

Frua vivo kaj eduko

[redakti | redakti fonton]

June Huh estis naskita en Stanfordo, Kalifornio dum liaj gepatroj estis postdiplomaj studentoj en la universitato Stanford. Li estis kreskigita en Sud-Koreio, kien lia familio revenis kiam li estis proksimume du jarojn aĝa. Lia patro estis profesoro pri statistiko en la Korea Universitato, dum lia patrino estis profesoro pri la rusa lingvo en Nacia Universitato de Seulo. Malbonaj ekzamenaj rezultoj en bazlernejaj testoj konvinkis lin ke al li mankas la denaska kapablo elstari en matematiko. Li poste forlasis mezlernejon por koncentriĝi pri verkado de poezio post iĝi tedita kaj elĉerpita de la konstanta rutino de senĉesa studado. Huh estis priskribita kiel "malfrua burĝonanto" koncerne lian akademian kaj profesian evoluon. Huh membriĝis en la Nacia Universitato de Seulo en 2002, sed trovis sin komence maltrankvila. Li fiksis siajn komencajn karierajn aspirojn pri iĝi scienca ĵurnalisto kaj decidis specialiĝi pri fiziko kaj astronomio, sed ankaŭ tie komence havis malbonajn ekzamenajn rezultojn kaj devis ripeti plurajn kursojn, kiujn li komence malsukcesis. Tamen iom post iom li iĝis pli sukcesa, kaj fine finis la studadon de matematiko per premiita diplomiga tezo en 2014, do en kompare tre alta aĝo de 31 jaroj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]