Saltu al enhavo

John Lavery

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Lavery
Persona informo
Naskiĝo 20-an de marto 1856 (1856-03-20)
en Belfasto
Morto 10-an de januaro 1941 (1941-01-10) (84-jaraĝa)
en Cill Chainnigh
Mortokialo Malsano Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Putney Vale Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj anglairlanda
Loĝloko Belfasto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Unuiĝinta Reĝlando
de Granda Britio kaj Irlando
(1801–1922)
(–1927)
Irlando Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Académie Julian Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Hazel Lavery (en) Traduki (1909–1935) Redakti la valoron en Wikidata
Infano Eileen Marion Lavery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
vidartisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Father and Daughter
Springtime
vdr

Sir John Lavery, RAA (20a de Marto 1856 – 10a de Januaro 1941) estis Irlanda pentristo plej bone konata pro siaj portretoj kaj militaj priskriboj.

Lavery estis nomumita oficiala artisto en la Unua Mondmilito. Malsano tamen malhelpis lian veturadon al la Okcidenta Fronto. Grava akcidento dum bombatako per zepelino tute finigis sian rolon kiel militartisto. Li restis en Britio kaj pentris ĉefe ŝipojn, aviadilojn ktp. Dum la militjaroj li estis amiko de la familio de H. H. Asquith kaj pasigis tempon kun ili en ilia rezidejo, pentrante portretojn kaj idiliecajn pentraĵojn kiel "Somero sur la rivero" (nun en la Hugh Lane Gallery).

Li kaj lia edzino, Hazel, estis implikitaj en la Irlanda Milito de Sendependeco kaj en la Irlanda Enlanda Milito. Ili disponis la uzadon de sia Londona hejmo al la Irlandaj negocistoj dum la negocado kondukanta al la Angl-Irlanda Traktato. Post la murdo de Michael Collins, Lavery pentris "Michael Collins, Love of Ireland", (nun en la Hugh Lane Gallery). Dum la 1930-aj jaroj li revenis al Irlando kaj pluhavis bonajn rilatojn kaj kun Dublino kaj kun Belfasto.