Saltu al enhavo

Johann Schröder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Schröder
Persona informo
Naskiĝo 24-an de novembro 1869 (1869-11-24)
Morto 13-an de januaro 1928 (1928-01-13) (58-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
lernolibro de Esperanto por germanlingvanoj, de Schröder

Johann SCHRÖDER (ŝröder) (naskiĝis en 1869, mortis la 13-an de januaro 1928 en Vieno), estis aŭstrogermana redaktoro, prezidanto de la organizo de germanlingvaj esperantistoj de Aŭstrio-Hungario kaj membro de la Lingva Komitato (LK).

Schröder iniciatis la Esperanto-movadon en Vieno, kie li fondis Esperanto-klubon en 1902, kies unua prezidanto li estis. Li ankaŭ estis prezidanto de Ligo de Germanaj Esperantistoj en Aŭstrio, kiu ekzistis antaŭ la unua mondmilito.

Schröder ĉeestis la 1-an Universalan Kongreson (UK) en Bulonjo-ĉe-Maro en 1905, kie li fariĝis ano de la LK. Li ludis gravan rolon en la katolika Esperanto-movado kaj estante redaktanto de „Neuigkeitsweltblatt" li varbis per regulaj artikoloj. Li oficis kiel prezidanto de 16-a UK en Vieno en 1924 kaj estis komisaro de ŝtata ekzamena komisiono por Esperanto.

Schröder gvidis multajn kursojn. Dum multajn jaroj li redaktis la periodaĵojn „Informaj Raportoj - oficiala organo por la Ligo de Germanlingvaj Aŭstriaj Grupoj Esperantistaj" (1908-1910), poste „Germanaŭstria Esperantisto" (1910-1914) kaj „Espero Katolika". Li kunlaboris al „Tra la Mondo" (aperis de julio 1905 ĝis dec. 1908) kaj „Juna Esperantisto".

Schröder verkis lernolibron (ĉ. 1907) kaj tradukis la dramon „La verda kakatuo" de Arthur Schnitzler (1912). Pliajn verkojn vd. en la sekcio "eksteraj ligiloj".

Citaĵo
 Tiu ĉi miniatura dramo sur la historia fono de la granda revolucio en Francujo, verkita de bone konata Aŭstria dramverkisto Arturo Schnitzler, estas tre impresiga. Ne nur sur scenejo — ĝi troviĝas en la repertuaro de la plej grava privata teatro "Deutsclies Volkstheater" en Wien kaj de aliaj teatroj — ankaŭ en la formo de libro ; ĝi estas vere leginda. La originaleco de ĝia enhavo estas esprimebla per la vortoj de unu el la agantaj personoj :

« Efektivo alternas kun ludo — ludo kun efektivo ».

La lertan tradukon liveris la L.K-ano Joh. Schröder, la libro, estas bone presita kaj la kovrilon ornamas arta desegnaĵo de A. K. Tess. Ĝi vere meritas esti aĉetata de ĉiu Esperantisto, kiu ŝatas bonan, interesan literaturojon. Rimarkinda ankaŭ, ke la libro havas la Mondformaton
— Belga Esperantisto n042 (apr 1912)
Citaĵo
 Tiu ĉi “groteskaĵo” tre plaĉas al mi. Ĝi vive rememorigas pri scenoj de la franca revolucio, prezentitaj al ni kun spriteco kaj vervo. La tuta agado havas lokon en subtera kelo de gasteja mastro, en kiu paradas sin dukoj, vagabondoj, poetoj kaj aktoroj, ĉiuj altiritaj al la teatraj prezentoj kiel muŝoj al sukeraĵoj. La stilo estas meze bona. Tamen, kiel ofte okazas, ĝi estus multe pli klara kaj vigla; se afiksoj estus kiom eble evititaj, kaj nur uzitaj kiam ili efektive aldonas necesan nuancon de esprimo.!“Estus embarasige” (p. 49) ŝajne signifas nenion pli, ol estas embarase ; “ŝi finiĝis” (p. 57) ŝajne devus esti Ŝi finis —aŭ eĉ ekfinis; “ mi tute ne diskonas,” ? komas; “ekpensojn” (p. 23), pli simple pensojn aŭ eĉ ekbrilojn de penso. Kelkafoje “arestejo” estas uzita anstataŭ malliberejo. Ĉiu punkto sur la terglobo povas en okazo fariĝi “arestejo,” sed eĉ en tiu okazo estus pli ĝuste diri loko de aresto. 
—  NOREMAC. La Brita Esperantisto - Numero 092, Aŭgusto (1912)

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • 1914: Kandidatoj al la Lingva Komitato. Schröder, Johann - Vieno. En: Oficiala Gazeto Esperantista 6-a jaro, 1914, n-ro 8 (63), p. 183-184

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]