Johann Jakob Meyer
Johann Jakob Meyer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de decembro 1798 en Zuriko |
Morto | 11-an de aprilo 1826 (27-jaraĝa) en Misolongi |
Ŝtataneco | Svislando |
Okupo | |
Okupo | apotekisto ĵurnalisto militisto |
Johann Jakob MEYER (naskiĝinta la 30-an de decembro 1798 en Zuriko, mortinta en 1826; civitano de Schöfflisdorf) estis svisa apotekisto, eldonisto kaj favoranto de filhelenismo. Li eĉ en hodiaŭa Greklando popularas.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante filo de kuracisto li pasigis malkvietan adoleskantaj jaroj ĉar li ribelis kontraŭ burĝaj kutimoj kaj moroj. Li trejniĝis apoteke kaj ekigis studon pri medicino en 1819 en Freiburg kiun li pro monŝuldoj ne povis fini. Tamen li prezentis sin en 1821 en Berno antaŭ la helporganizo Hilfs-Verein für Griechenland kiel kuraciston kio ebligis senkoste iri al Grekujo. En funkcio de ĥirurgo li partoprenis en marto 1822 la batalon apud Patraso sub la komando de Andreas Miaoulis. Poste li ekloĝis en Misolongi, ellernis la grekan kaj fariĝis de ĉiuj ŝatata samurbano. Li edzinigis riĉan virinon kio ebligis malfermi propran apotekon.
En la 1824-a jaro li, partiano de demokratio, eldonis la periodaĵon Ελληνικά Χρονικά (Eliniká Ĥroniká) kion bonvenigis kaj subtenis finance eĉ lordo kaj nerepublikano George Byron.[1] Al la eŭropanoj tiumaniere eblis liveri novaĵojn rekte kaj relative rapide. Estante fanfarono Meyer ofte troigis la enhavon de la gazetraportoj.
En aprilo 1825 ree okazis sieĝo de la turkoj. Laŭdire estis Meyer en al 10.4.1826 inter la unuaj provante fuĝi el la sieĝoringo.[2] Ĉiuokaze antaŭmorte skribis Meyer la jenajn vortojn al amiko kun komparofaro kun Wilhelm Tell: Mich macht der Gedanke stolz, daß das Blut eines Schweizers, eines Enkels von Wilhelm Tell, sich mit dem Blute der Helden Griechenlands mischen soll.[3]
En la t.n. Parko de la herooj de Misolongi troviĝas du monumentoj por Meyer. En Svislando mem la verkisto Alex Capus savis en 2008 Meyer antaŭ forgesiĝo skribante historieton pri li.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kiam Byron frue mortis en la 19.4.1824 Meyer ne vere tristiĝis taksante lin netaŭga dando.
- ↑ La brita historiisto George Finlay havas alian version (li asertis mem esti estinta surloke) ke kaptitis la edzino kaj la infano kaj ke ekzekutitis Meyer en la 22-a de aprilo.
- ↑ Pavlos Tzermias: Neugriechische Geschichte, Tübingen 1999, p. 72 - traduko: Fierigas min la penso ke sango de sviso, nepo de Wilhelm Tell, miksiĝu kun la sango de la grekaj herooj.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Alex Capus: Himmelsstürmer. Zwölf Portraits, Albrecht Knaus Verlag, Munkeno 2008 ISBN 978-3-813-50314-2, p. 82–97
- Emil Rothpletz: Der Schöfflisdorfer Philhellene Johann Jakob Meyer (1798-1826). Ein Beitrag zur Geschichte der Griechenbewegung in Europa während des griechischen Freiheitskrieges (1821-1829), Basel 1931
- Jean-Philippe Chenaux: Le Philhellène suisse Johann Jakob Meyer, héros de la lutte pour l'indépendance grecque, Desmos (Amitiés gréco-suisses), mense Novembris 2013, p. 23–26
- Jean-Philippe Chenaux: Le Philhellène suisse Johann Jakob Meyer (1798-1826), héros de Missolonghi et rédacteur du premier journal grec - Le drame de Missolonghi et l'action humanitaire du Genevois Jean-Gabriel Eynard relatés par deux quotidiens vaudois, Lausanne, 2019, 20 p (edidit auctor ipse)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Heinz Schmitz: Das abenteuerliche Leben des Schweizer Philhellenen Johann Jakob Meyer, Redaktor der ersten Zeitung in Griechenland (kun bildoj de la monumentoj)
- Ekkehard Wolfgang Bornträger: "Philhellenismus", che: Historisches Lexikon der Schweiz (chi tie interrete)