Johann Gottfried Gruber
Johann Gottfried Gruber (1774-1851) | ||
---|---|---|
Verko eldonita en 1816, de Johann Gottfried Gruber (1774-1851), eldonisto Friedrich Arnold Brockhaus (1772-1823).
| ||
Persona informo | ||
Johann Gottfried Gruber | ||
Naskiĝo | 26-an de novembro 1774 en Naumburg (Saale), Sankta Romia Imperio | |
Morto | 7-an de aŭgusto 1851 en Halle (Saale), Sankta Romia Imperio | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio vd | |
Alma mater | Universitato de Lepsiko Universitato de Wittenberg Universitato de Jena Universitato de Lepsiko | |
Profesio | ||
Alia nomo | Adolph Grimm • Joseph aus der Grube • Adolf Grimm vd | |
Okupo | verkisto universitata instruisto tradukisto literaturhistoriisto literaturkritikisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Johann Gottfried GRUBER (1774-1851) (naskiĝis en Naumburg (Saale), Sankta Romia Imperio, la 26-an de novembro 1774 - mortis en Halle (Saale), Sankta Romia Imperio, la 7-an de aŭgusto 1851 1740) estis germana leksikografo, filologo, literaturisto, erudiciulo kaj historiisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Gruber estis filo de malriĉa majstro pri tajlorado Johann Gottfried Gruber († 1814) kaj lia edzino Maria Christina Heinße († 1825), Gruber frekventis la municipan lernejon en sia hejmurbo Naumburg. Ekde 1792 li studis klasikan filologion, historion kaj filozofion en Lepsiko, kie li gradiĝis en decembro 1793 kaj poste laboris kiel sendependa verkisto kaj ĵurnalisto. Post kiam Gruber kompletigis sian habilitiĝon ĉe la Universitato de Jena, en 1803, li instruis kiel privata profesoro pri filozofio kaj estetiko ĝis li translokiĝis al Vajmaro, en 1805. Interalie, Gruber frekventis la grandurbon de kune kun aliaj akademiuloj tia kia Christoph Martin Wieland. Post la Batalo de Jena, liaj mastrumaĵoj iĝis viktimo de tumult-rabado de la vagantaj francaj soldatoj.
En 1811, preskaŭ senmona, Gruber akceptis vokon al la lastatempe kreita katedro pri historiaj helpsciencoj ĉe la Universitato de Wittenberg. Rezulte de la divido de Saksio, li estis komisiita de la prusa ŝtata registaro rilate al la negocado pri la kunfandiĝo de la universitatoj en Halle kaj Wittenberg. Post la sukcesa kuniĝo de la du institucioj, Gruber ricevis profesorecon en filozofio ĉe la tiama Unuiĝinta Frederika Universitato de Halle-Wittenberg kaj estis elektita ĝia unua vicrektoro en 1817. Li okupis tiun ĉi postenon ankaŭ en 1818, 1819, 1820, 1830 kaj 1840.
En Halle, Gruber daŭrigis siajn rilatojn kun Vajmaro. Li tenis interalie Lecionoj pri estetiko, historio de filozofio, literaturhistorio, mitologio kaj filozofia antropologio kaj disponigis kompletan eldonon de la verkoj de Christoph Martin Wieland, al kiu li inkludis biografion de la poeto.
Gruber atingis specialan gravecon kiel kunfondinto de la "Ĝenerala Enciklopedio de Sciencoj kaj Artoj, laŭ Alfabeta Ordo" ("Ersch-Gruber"), monumenta, nefinita scienca enciklopedio, de kiu entute 168 volumoj estis publikigitaj inter 1818 kaj 1889. Post kiam lia kunredaktoro, Johann Samuel Ersch, mortis en 1828, Gruber fakte transprenis solan redaktadon kaj daŭrigis la eldonadon de la volumoj 18-54 ĝis sia morto.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Heinrich Canisius (1562-1610)
- Johann Rudolf Wettstein (1594-1666)
- Johann Rudolf Wettstein (1614-1684)
- Johann Rudolf Wettstein (1647-1711)
- Isaac Verburg (1680-1745), rektoro de latina lernejo en Amsterdamo
- Friedrich Gottlieb Klopstock (1724-1803)
- Wilhelm Friedrich Stölzel (1726-1783)
- Christoph Martin Wieland (1733-1813)
- Christian Gottfried Schütz (1747-1832)
- August Hermann Niemeyer (1754-1828)
- Johann Samuel Ersch (1766-1828)
- Johann Traugott Leberecht Danz (1769-1851)
- Friedrich Karl Julius Schütz (1779-1844)
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Pri la naturaj diferencoj de la homa raso, 1798
- Sitten, Gebräuche und Kleidung der Russen in St. Petersburg, dargestellt in Gemählden mit Beschreibungen von J. G. Gruber und Ch. G. H. Geissler ..., ("Moroj, kutimoj kaj vestaĵoj de la rusoj en Sankt-Peterburgo, prezentitaj en pentraĵoj kun priskriboj de J. G. Gruber kaj Ch. G. H. Geissler ..."), kune kun Christian Gottfried Heinrich Geissler 1801
- Aesthetica philosophiae pars, 1803
- Pri la traktado kun homoj, 1804
- Charakteristik Johann Gottfried v. Herders, kune kun Johann Traugott Leberecht Danz (1769-1851)1805
- Christph. Martin Wieland, 1816
- C. M. Wielands Leben, 1828
- Allgemeine Encyclopädie der Wissenschaften und Künste in alphabetischer Folge, ("Ĝenerala Enciklopedio pri Sciencoj kaj Artoj laŭ Alfabeta Ordo"), 1833