Jiu
Aspekto
Pri la aliaj signifoj de JIU rigardu en JIU.
Jiu | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 331 km |
Fluo | |
Enfluejo | en la riveron Danubo |
Geografio | |
Landoj | Rumanio |
Regionoj | [[]] |
Jiu [ĵiŭ] (latine: Rabon; hungare Zsil [ĵil]) estas rivero en suda Rumanio. La rivero estiĝas proksime al Petroşani per kunfluo de Okcidenta Jiu kaj Orienta Jiu, kiuj mem fontas en la Vâlcan-monto kaj en la Parâng-monto. Ĝi fluas komence en la suda direkto, tra la distriktoj Hunedoara, Gorj kaj Dolj, kaj enfluas Danubon ĉe Bechet. La rivero longas 331 km kaj havas akvokolektan areon de 10.070 km².
En la Karpatoj ĉe la rivero estas gravaj karbominejoj. Tiu regiono nomiĝas Jiu-valo, kun urbo Petroşani.