El Vikipedio, la libera enciklopedio
|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Jestřebí
|
Jestřebí (germane Habstein) estas municipo de Ĉeĥio situanta en distrikto Česká Lípa. Vivas ĉi tie 853 loĝantoj (2024). Ĝi troviĝas 9 km sudoriente de distrikta urbo Česká Lípa kaj 6 km nordokcidente de urbo Doksy. La hodiaŭa municipo estas sekvanto de devena urbeto Krušina, kiu situis rekte sur montopiedo de burga monto kaj ĝis hodiaŭ konserviĝis el ĝi nur meze de tombejo situanta sonorilejo de devena, pli poste ankaŭ pereinta preĝejo. En municipon Jestřebí enfalas vilaĝoj Újezd, Pavlovice kaj Popelov kaj solejoj aŭ pereintaj setlejoj Podolec, Nový Svět kaj Chvístec (germane Quis).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Doksy, Zahrádky, Provodín, Holany, Chlum kaj Dubá.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 1 301 |
---|
1880 | 1 244 |
---|
1890 | 1 098 |
---|
1900 | 1 058 |
---|
1910 | 1 065 |
---|
1921 | 1 080 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 1 298 |
---|
1950 | 830 |
---|
1961 | 835 |
---|
1970 | 758 |
---|
1980 | 752 |
---|
1991 | 709 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 770 |
---|
2014 | 834 |
---|
2016 | 842 |
---|
2017 | 856 |
---|
2018 | 847 |
---|
2019 | 828 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 821 |
---|
2021 | 767 |
---|
2022 | 828 |
---|
2023 | 835 |
---|
2024 | 853 |
---|
- Preĝejo de sankta Andreo, inicita al sankta Andreo
- Statuo de sankta Antonio de Padovo
- Sonorilejo apud enirejo en areon de tombejo en Jestřebí
- Sankta vojo troviĝas ĉe unu el muroj de la tombejo en Jestřebí. Kreas ĝin sep niĉaj kapeloj.
- Ruino de burgo Jestřebí elstaras en domina situo sur grejsa insulmonto super la municipo. Temas pri parte en rokon hakita burgo elserĉata abunde de turistoj.
- Barokaj paroĥoj en Jestřebí kaj en Pavlovice
- Masonitaj kaj lignaj domoj en Pavlovice kaj en Jestřebí kiel ekzemploj de la devena germana popola arkitekturo
- Pavumita vojo kun Fürsta fontejo en Pavlovice
En la katastron de Jestřebí trafas nacia naturmemorindaĵo Novkastela fiŝlago, kiu estas enskribita inter monde signifaj malsekejoj de Ramsar-Interkonsento.
-
Preĝejo de sankta Ondro
-
Sonorilejo kaj tombejo en Jestřebí
-
Municipo Jestřebí kun burgo
-
Preĝejo kaj kapelo en Pavlovice
-
Vilaĝeto Popelov en valo de rojo Švábský potok, dometo - ekzemplo de loka germana popola arkitekturo
Partoj de municipo Jestřebí (3) |
---|
|
|