Jean-Pierre Dantan
Jean-Pierre Dantan | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de decembro 1800 en Parizo |
Morto | 6-an de septembro 1869 (68-jaraĝa) en Baden-Baden |
Tombo | Tombejo Père-Lachaise, 4 Tomb of Dantan (en) |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Nacia Altlernejo de Belartoj (1823–) |
Familio | |
Frat(in)o | Antoine Laurent Dantan (mul) |
Edz(in)o | Elisa Moutiez |
Okupo | |
Okupo | skulptisto karikaturisto artisto |
Verkoj | Philibert Delorme |
Jean-Pierre DANTAN (naskiĝinta la 28-an de decembro 1800 en Parizo, mortinta la 6-an de septembro 1869 en Baden-Baden) estis franca skulptisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante disĉiplo de François-Joseph Bosio li trejniĝis ĉe la Nacia Altlernejo de Belartoj kaj poste en Romo kie li dediĉis sin precipe je la portretfarado. Jam en Italujo li estis kreinta karikaturajn statuetojn en kiuj li substrekis fizike priridindotajn fiziognomikaĵojn. Per tio li, post la reveno al Franclando en 1830, famiĝis.
Inter liaj verkoj estis skulptaĵoj ekz. de Talleyrand, Wellington, Brougham, d'Orsay, O'Connell, de la duko de Cumberland, de reĝo Vilhelmo la 4-a, Victor Hugo, Soulier kaj Franz Liszt. Preskaŭ de ĉiuj famuloj franclandaj li faris etajn portretgipsbustojn, de kelkaj ankaŭ grandajn bustojn.
Fonto
[redakti | redakti fonton]Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 4. Leipzig 1906, p. 500 (tie ĉi interrete)