Jacqueline Govaert
Jacqueline Govaert | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de aprilo 1982 (42-jaraĝa) en Kaatsheuvel |
Lingvoj | nederlanda • angla |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | kantisto pianisto kantoverkisto |
TTT | |
Retejo | http://jacquelinegovaert.nl/ |
Jacqueline GOVAERT [ĵAkelin ĥOvart] (naskiĝis la 20-an de aprilo 1982 en Kaatsheuvel) estas nederlanda kantistino, kantverkistino kaj pianistino, rekonita kiel la kantistino de la grupo Krezip kaj pro sia kunlaboro kun grupoj kaj artistoj kiel ekzemple Ayreon, Relax, Armin van Buuren kaj Fernando Lameirinhas. Post kiam Krezip disiĝis en 2009, Govaert komencis solokarieron. Ŝi publikigis sian debutalbumon, Good Life en aŭgusto 2010.
Govaert loĝas en Harlemo kun sia partnero. La 29-an de oktobro 2008, ŝi sciigis, ke ŝi atendas infanon kaj prenis paŭzon de la muzika industrio. Govaert naskis filon la 26-an de marto 2009. Ŝia dua filino naskiĝis la 10-an de novembro 2010. Jacqueline estas la pli aĝa fratino de Onno Govaert, drumisto plejparte aktiva en la kampo de nova improvizadmuziko.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Jacqueline Govaert ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Jacqueline Govaert - retejo
- Jacqueline Govaert - BBC Profilo
- Jacqueline Govaert - Discogs Profilo
- Jacqueline Govaert - LastFm Profilo
- Jacqueline Govaert - MusicBrainz Profilo
- Jacqueline Govaert - Twitter Profilo