Saltu al enhavo

Jack Ma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jack Ma
Persona informo
马云
Naskiĝo 10-an de septembro 1964 (1964-09-10) (60-jaraĝa)
en Hangĝoŭo
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Hangĝoŭo Normala Universitato
Cheung Kong Graduate School of Business (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Komunista Partio de Ĉinio (nekonata valoro–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Zhang Ying (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Ma Yuankun (en) Traduki, Ma Yuanbao (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo entreprenisto
filantropo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Entreprenisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jack MA (ĉine 馬雲 / 马云, pinjine: Mǎ Yún; naskiĝis la 10-an de septembro 1964 en Hangĝoŭo, Ĉinio) estas ĉina entreprenisto kaj komercgvidanto, kiu fondis kaj estas prezidanto de la ĉina IT-konglomerato Alibaba Group, holdingo de sukcesaj interretaj kompanioj. Li mem estis Ĉefoficisto de Alibaba inter 1999 kaj 2013.  Alibaba funkcias hodiaŭ ene de tri ĉefaj kolonoj: loĝistiko, financo kaj elektronika komerco.

Li estis la unua kontinenta ĉino estanta prezentita sur la kovro de revuo Forbes. Post lia retiriĝo de ekonomia vivo, kiu estis ŝajne devigita fare de la ĉina registaro en la aŭtuno de 2020, Ma plej lastatempe aperis ĉefe kiel gastpreleganto en eksterlandaj universitatoj, inkluzive de Japanio, Ruando kaj Israelo. Post vendado de la plej multaj el siaj akcioj, Ma jam ne havas estrecon ene de la firmaoj kiujn li kun-fondis, Alibaba kaj Alipay [1][2][3][4].

Aktuale en 2022, lia netvaloro estas taksita je $ 23.4 miliardoj, igante lin la plej riĉa persono en Ĉinio [5][6].

Ma faris magistron en la angla en Hangĝoŭo Normala Universitato.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]