József Ónody
József Ónody | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de septembro 1882 en Ercsi |
Morto | 17-an de aprilo 1957 (74-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | naĝisto |
József Ónody [jOĵef Onodi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ónody József estis hungara naĝisto, akvopilkisto, olimpiano, neoficiala olimpika ĉampiono, oficisto. Lia familia nomo erare estis Onodi.
József Ónody[1] naskiĝis la 12-an de septembro 1882 en Ercsi, li mortis la 17-an de aprilo 1957 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Ónody ekster la sporta vivo estis oficisto en ŝparkaso.
Sporta kariero
[redakti | redakti fonton]József Ónody inter 1897-1925 estis sportisto en pluraj ĉefurbaj sportkluboj, kie plej ofte li naĝis. Tamen en 1899 li estis partoprenanto de la unua publika hungara akvopilka matĉo, inter 1903-1922 li ankaŭ estis akvopilkisto. Li estis hungara ĉampiono en 1909 (100 jardoj, rapidnaĝo), pli frue li estis trifoje la dua en la sama branĉo. Li estis olimpiano en Inter-Olimpiko 1906 kun ora medalo en 4 x 250 m stafeta rapidnaĝo, poste en Hungario en la Somera Olimpiko 1908 li restis sen rezultoj. Inter la mondomilitoj li havis postenojn en la hungara akvasporta vivo.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- anglalingva biografieto
- anglalingva biografieto
- hungarlingva datenaro
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM113424 hungarlingva datenaro de muzeo