Saltu al enhavo

János Bálint (kemiisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Bálint (kemiisto)
Persona informo
Naskiĝo 3-an de julio 1940 (1940-07-03)
en Debrecen
Morto 30-an de septembro 1993 (1993-09-30) (53-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Debrecen - kemio (–1963)
Fazekas Mihály Gimnázium (en) Traduki (–1958) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kemiisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

János Bálint [jAnoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bálint János, estis hungara kemiisto, altlerneja instruisto.

János Bálint[1][2] naskiĝis la  3-an de julio 1940 (nun 1940-07-03) en Debrecen, li mortis antaŭ ol la 4-an de oktobro 1993 en Debrecen.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

János Bálint maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1958, poste li akiris kemian diplomon en Scienca Universitato Lajos Kossuth en 1963. Post la diplomo li laboris en farmacia uzino en la sama urbo ĝis sia frua morto. Ekde 1970 li apartenis al universitata laborgrupo, post jardeko li docentiĝis. Intertempe li doktoriĝis en la universitato en 1971, li kandidatiĝis en 1979 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia edzino naskis filinon en 1967. Li ricevis memormedalon en 1973.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Synthesis of 4-amino-1-thiaflavan and of 3-amino-1-thiaflavanone. (kunaŭtoro, 1964)
  • A kéntartalmú flavonoid alapvegyületek reakcióiról. (disertaĵo, 1971)
  • Oxo Reactions of Thioflavonoid Sulfoxides and Sulfones. (kunaŭtoro, 1977)
  • Tioflavonoidok szintézise, oxidatív, reduktív átalakításaik és reakcióik oxoreagensekkel. (disertaĵo, 1978)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.