Saltu al enhavo

Izerogardado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flandra flago, 13a jarcento
Papavo-floro, la simbolo de la mortintaj soldatoj ĉe la Izero
IJzerwake 2017

La IzerogardadoIJzerwake en la nederlanda lingvo estas flandra naciisma manifestacio, kiu en 2004 ekestis kiel deŝiro de la Izeropilgrimado.

Ĉar Paul Daels kaj Lionel Vandenberghe estis prezidantoj de la komitato de la Izeropilgrimado, ekestis malkontekto ĉe la radikaluloj ene de la Flandra Movado. La originala mesaĝo "Milito neniam plu", "Memregado" kaj "Dia paco" estis retradukitaj al "Paco", "Libereco" kaj "Toleremo". La radikaluloj opiniis ke la naciflandraj temoj tro foniĝis. Ankaŭ ene de la aktivuloj de la politika partio Vlaams Blok "toleremo" estis konsiderata kiel kritiko al ilia agado.

Diversaj protestgrupoj ekestis, interalie laborgrupo por la pliradikaligo de la Izeropligrimado. Rilatoj plu-malboniĝis kaj kiam Lionel Vandenberghe publike konfesis subteni la maldekstreman politikan partion SPIRIT (kiu kunlaboras kun la flandra socialisma partio), estis tro da streĉo por kune daŭrigi.

La 24-an de aŭgusto 2004 por la unua fojo la radikuloj decidis organizi alternativan pilgrimadon en la vilaĝeto Steenstrate, parto de la municipo Langemark-Poelkapelle, ĉe la monumento de la gefratoj Van Raemdonck. La organizadon faris la asocio IJzerwake, kiu kunlaboras kun la Vlaams Blok (ekde meze de novembro 2004: Vlaams Belang), precipe ĉar kaj kaj la prezidanto (Johan Vanslambrouck), la kasisto (Luk Dieudonné), kunlaboranto (Luk Vermeulen) kaj la retejestro (Hans Verreyt) estas deĵorantoj de la Vlaams Belang. La antverpena membro de la konsilantaro de N-VA Luk Lemmens aliĝis al la estraro de la Izerogardado.

Precipe ekde la eldono de 2005 la subteno por la alternativa pilgrimado kreskas pro ĉeesto de famuloj ene de la Flandra Movado.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]