Italaj eŭro-moneroj
€ |
La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por 20 el la 27 landoj de la Eŭropa Unio, inkluzive de Italio, kaj de 4 nemembraj ŝtatetoj ene de la Eŭropa Unio. La moneroj kaj monbiletoj ekuziĝis je la 1-a de januaro 2002, sed la presa (stampa) jaro foje montras sin tiel frue kiel 1999, kiam la monunuo oficiale ekestis kaj oni ekproduktis la monerojn. La italajn eŭro-monerojn produktigas la centra Banko de Italio.
Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde ĉiam sama desegnaĵo (ekzemple Estonio kaj Irlando) aŭ simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio kaj Nederlando) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Grekio kaj Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.
Bildoj de la naciaj flankoj de la italaj eŭro-moneroj
Eŭro-moneroj | |
---|---|
Eŭrozono | |
Landoj ekster EU kun propraj eŭro-moneroj | |
| |
Ontaj membroj de la Eŭrozono | |
Ĉiu itala eŭro-monero havas sian propran desegnaĵon, kiun elektis la itala publiko per televidsendo kaj telefona voĉdono. La sola escepto estis la 1-eŭra monero, kies desegno jam estis elektita fare de Carlo Azeglio Ciampi, tiama Ministro pri Ekonomio. La moneroj surhavas la duliteraĵon RI, signifantan Repubblica Italiana (Itala Respubliko).
0,01 € | 0,02 € | 0,05 € |
---|---|---|
13-a jarcenta kastelo en Apulia Desegnis Eugenio Driutti |
Turo, simbolo de Torino Desegnis Luciana De Simoni |
Fama romia amfiteatro Desegnis Ettore Lorenzo Frapiccini. |
0,10 € | 0,20 € | 0,50 € |
Pentristo Sandro Botticelli Desegnis Claudia Momoni. |
Skulptisto Umberto Boccioni Desegnis Maria Angela Cassol |
Imperiestro Marko Aŭrelio Desegnis Roberto Mauri. |
1,00 € | 2,00 € | 2,00 € ĉirkaŭo |
La ĉirkaŭa literaĵoj estas sesope * 2 * totaligante 12 stelojn | ||
desegno fare de Leonardo da Vinci Moneron desegnis Laura Cretara. |
Pentristo Rafaelo Desegnis Maria Carmela Colaneri. |
Vidu ankaŭ la paĝojn pri
- bildoj de komunaj flankoj de eŭro-moneroj
- la komuna valuto Eŭro
- la antaŭa nacia valuto itala liro