Saltu al enhavo

Isono (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Isono.
Isono
Natura satelito  de Jupitero (XXVI)
satelito de Jupitero • neregula satelito
Oficiala nomo Jupitero XXVI[1]
Aliaj nomoj S/2000 J 6
Nomita laŭ Isonoe vd
Malkovro
Malkovrintoj Scott S. Sheppard
David C. Jewitt
Yanga R. Fernández
Eugene A. Magnier[1]
Dato de malkovro 23-a de novembro 2000[1]
Loko de malkovro Mauna Kea[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 23 800 668 km
Discentreco 0,1776
Meza anomaliangulo 148,534° vd
Klinangulo 144,206° (rilate al la ekliptiko)
Periodo 750,13 tagoj
Longitudo de
suprenira nodo
203,996° vd
Argum. de periapsido 219,753° vd
Fizikaj ecoj
Diametro 3,8 km (averaĝe)[2]
Maso
- Denso
~7,5 × 1013 kg
~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ?
Albedo
Geometria albedo
~0,04[2] (hipoteze)
0,04 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 22,5[2]
vdr

Isono estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.

Ĝin malkovris Scott S. Sheppard, David C. Jewitt, Yanga R. Fernández kaj Eugene A. Magnier, post observoj inter la 23-a kaj la 26-a de novembro 2000.

Ili anoncis la 5-an de januaro 2001 la malkovron de dek jupiteraj lunoj (nomata J/2000 J 2 al J 11[3]. Inter kiuj Isono, kiu tiam ricevis nur la maldaŭran nomon S/2000 J 6: sesa jupitera satelito malkovrita en 2000.

Ĝiaj grando kaj maso (3,8 km kaj 7,5 × 1013 kg) estas estimataj sur la bazo ke ĝiaj denso kaj albedo estus 2,6 × 103 kg/m3 kaj 0,04.

La 22-an de oktobro 2002, IAU aprobis[4] por ĝi la nomon Isono, (greke; Ισονόη: Isonoe)[5], unu el la Danaidinoj en helena mitologio, amata de Zeŭso kaj patrino de unu heroo nomita Orĥomeno.

Isono estas ano de la karmea grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 900 000 kaj 24 100 000 km, klinecojn inter 164,9° kaj 165,5° rilate al la Jupitera ekvatoro, kaj discentrecojn inter 0,23 et 0,27.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Planetary Satellite Physical Parameters (angle)
  3. IAUC 7555: SATS de Jupiter; 2001B; 2001C (angle)
  4. AUC 7998: P/2002 T5; Sats OF JUPITER Nomoj de lunoj (angle)
  5. Angle, ĝi ricevis la nomon de Isonoe, laŭ regulo kiu volas, ke la nomo de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]