Interkonsento de Dayton
Aspekto

La Interkonsento de Dayton estis plurŝtata interkonsento aprobita la 21-an de novembro 1995 en Dayton (Ohio, Usono) kaj subskribita la 14-an de decembro 1995 en Parizo. Ĝi finis pli-ol-tri-jaran militon en Bosnio kaj Hercegovino kaj Kroatio.
Subskribintoj
[redakti | redakti fonton]Alija Izetbegović, prezidento de Bosnio kaj Hercegovino
Franjo Tuđman, prezidento de Respubliko Kroatio
Slobodan Milošević, prezidento de Serbio (tiam Federacia Respubliko Jugoslavio)


Plej gravaj rezultoj
[redakti | redakti fonton]- Bosnio kaj Hercegovino, deklarinta sendependecon de Jugoslavio en 1992, restas suverena, integra ŝtato kun internacie agnoskitaj limoj.
- Sarajevo restas ĉefurbo de Bosnio kaj Hercegovino.
- Kroatio kaj Federacia Respubliko Jugoslavio agnoskas Bosnion kaj Hercegovinon.
- Bosnio kaj Hercegovino konsistas el du partaj respublikoj:
- la Serba Respubliko kun 49 % de la teritorio kaj
- la bosnia-kroata Federacio Bosnio kaj Hercegovino kun 51 %.
- Decido pri la aparteno de distrikto Brčko estas prokrastita.
Intertempe oni decidis, ke Brčko estu komuna administraĵo de la du partaj respublikoj; ĝi estas fakte administrata de la centra registaro de la lando.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- The General Framework Agreement for Peace in Bosnia and Herzegovina Arkivigite je 2015-06-04 per la retarkivo Wayback Machine (angla teksto de la interkonsento)