Imitado (muziko)
Aspekto
Imitado (laŭ la latina: imitatio) signifas en la muziko la iom post ioma ekiro de temo aŭ motivo en Muziko en diversaj voĉoj. Dume la temo povas esti iomete ŝanĝita.
Precipe en la epoko de la baroko tio ĉi estis ofte uzata principo.
Specoj, kiun dominas la imitado, estas: kanono, fugo kaj riĉerkaro.
Speciale arta kaj lerta uzado de la imitado troviĝas en ĥoralmuzikigoj en la stilo de Johann Pachelbel (Pachelbel-formo). Jen la komenco de ĉiu ĥorallinio estas citita en ĉiuj voĉoj per mallongaj notvaloroj (t.n. "antaŭimitado"), antaŭ ol en la kantfirma voĉo aperas la tuta ĥorallinio en longaj notvaloroj.