Humanitara Premio Jean Hersholt
Humanitara Premio Jean Hersholt | ||
klaso de premio | ||
---|---|---|
Branĉo de | • Governors Awards vd | |
Nomita laŭ | Jean Hersholt | |
Organizanto | Akademio de la Kinaj Artoj kaj Sciencoj | |
Lando | Usono | |
Fondita en | 1956 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
La Premio Jean Hersholt por Humanitara Agado (angle Jean Hersholt Humanitarian Award) estas honora Oskaro donita fare de la Akademio de la Kinaj Artoj kaj Sciencoj por specialaj humanitaraj atingoj en la filmindustrio. La premio estas speciala premio kaj ne estas aljuĝita aŭtomate ĉiujare, sed prefere laŭ la okazo. Ĝi ricevis la nomon de la kinoaktoro Jean Hersholt (1886–1956), kiu estis prezidanto de la Akademio de la Kinaj Artoj kaj Sciencoj de 1945 ĝis 1949. Pro lia engaĝiĝo al li estis premiita honora Oskaro en 1940 kaj 1950. Post lia morto, la Akademio lanĉis tiun ĉi premion, kiu daŭre estas aljuĝita al precipe socie engaĝitaj produktoroj hodiaŭ. La premijaraj nombroj rilatas al la jaro de la respektiva Oscar-ceremonio.
La premio antaŭe estis prezentita kiel parto de la Oskaroj , sed ekde 2009 okazis aparta evento kune kun la aliaj honoraj Oskaroj .
Premiitoj
[redakti | redakti fonton]- 1957: Y. Frank Freeman
- 1958: Samuel Goldwyn
- 1960: Bob Hope
- 1961: Sol Lesser
- 1962: George Seaton
- 1963: Steve Broidy
- 1966: Edmond L. DePatie
- 1967: George Bagnall
- 1968: Gregory Peck
- 1969: Martha Raye
- 1970: George Jessel
- 1971: Frank Sinatra
- 1973: Rosalind Russell
- 1974: Lew Wasserman
- 1975: Arthur B. Krim
- 1976: Jules C. Stein
- 1978: Charlton Heston
- 1979: Leo Jaffe
- 1980: Robert Benjamin (postmorte)
- 1982: Danny Kaye
- 1983: Walter Mirisch
- 1984: M. J. Frankovich
- 1985: David L. Wolper
- 1986: Charles „Buddy“ Rogers
- 1990: Howard W. Koch
- 1993: Audrey Hepburn (postmorte) kaj Elizabeth Taylor
- 1994: Paul Newman
- 1995: Quincy Jones
- 2002: Arthur Hiller
- 2005: Roger Mayer
- 2007: Sherry Lansing
- 2009: Jerry Lewis
- 2012: Oprah Winfrey
- 2013: Jeffrey Katzenberg
- 2014: Angelina Jolie
- 2015: Harry Belafonte
- 2016: Debbie Reynolds
- 2020: Geena Davis
- 2021: Tyler Perry kaj Motion Picture & Television Fund
- 2022: Danny Glover
- 2023: Michael J. Fox
- 2024: Michelle Satter
- 2025: Richard Curtis