Hronec
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hronec (apartigilo) |
Hronec | ||
hungare: Kisgaram, germane: Rhonitz | ||
municipo | ||
|
||
Oficiala nomo: Hronec | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Banská Bystrica | |
Distrikto | Distrikto Brezno | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Horehronie | |
Montaro | Slovaka ercmontaro | |
Najbaras kun | Valaská | |
Riveroj | Hron, Čierny Hron, Osrblianka | |
Situo | Hronec | |
- alteco | 492 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 48′ 14″ N 19° 34′ 22″ O / 48.80389 °N, 19.57278 °O (mapo) | |
Areo | 35,152 km² (3 515,2 ha) | |
Loĝantaro | 1 217 (31.12.2011) | |
Denseco | 34,62 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1357 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 976 45 | |
Telefona antaŭkodo | +421 48 | |
Aŭtokodoj | BR | |
NUTS | 508667 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
| ||
Vikimedia Komunejo: Hronec | ||
Retpaĝo: www.hronec.sk | ||
Portalo pri Slovakio |
Hronec, hungare Kisgaram [kiŝgaram], germane Rhonitz [ronic] estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Brezno. Ĝis 1886 la oficiala hungara loknomo estis Rónic(z), poste pro la hungariga politiko ĝi ricevis hungarecan nomon.
Situo
[redakti | redakti fonton]Hronec situas en valo laŭ rojo, laŭ flankovojoj. La vilaĝo norde kontaktiĝas kun Valaská. Brezno troviĝas 8 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loknomo aperis unue en 1357 en formo "Hronecz". Post 1527 oni minadis feron kaj ankaŭ gisejo ekfunkciis. En 1795 nova moderna gisejo kaj uzino pri prilaborado konstruiĝis, eĉ en 1804 ankaŭ la sekva ekfunkciis. En 1828 loĝis tie 1193 homoj en 154 domoj. En 1910 loĝis en Kisgaram 2145 homoj, (1661 slovakoj, 426 hungaroj, 39 germanoj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Zólyom (reĝa departemento), al distrikto de Breznóbánya, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Hronec 1157 homoj (1128 slovakoj, 18 ciganoj, 9 ĉeĥoj, po 1 hungaro kaj polo).
Naskiĝintoj
[redakti | redakti fonton]- Alajos Szokolyi - atleto, li okupis la 3-an lokon en kuro je 100 metroj en la unua somera olimpiko de la nova epoko en 1896 en Ateno.
- Zsigmond Szécsi - hungara inĝeniero, profesoro
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Klemento la 1-a de 1826
- kapelo omaĝe al Sankta Triunuo de 1937
- fera ponto farita loke de 1810
- arbara etfervojo