La komunumo ekekzistis en la 1722-a jaro kiel setlejo de moravoj pro konfesiaj kialoj ekziliĝintaj ("Böhmische Brüder"/Unuiĝo de fratoj); ili ekloĝis en Berthelsdorf sur bienoj de la granda bonfarinto Nikolao Ludoviko grafo de Zinzendorf. Intertempe tie Erdmuthe Dorothea de Zinzendorf mem funkciis kiel mastrumistino. Ekde 1732 la vilaĝo, kies nomo ŝanĝiĝis al Herrnhut, iĝis ĝermo de la tutmonda misia aktiveco de la Unuiĝo de fratoj (angle: Moravian Church, germane: Herrnhuter Brüdergemeinde).
Inter la religiaj lokoj indas mencii la Preĝejan salonegon, la tombejon kaj la voktejon servantan kiel seĝejo al la Herrnhutanaro. En ĉi lasta aprobiĝis ĉiujare la edifaj Herrnhutaj devizoj (Herrnhuter Losungen), kiuj estu devigaj por ĉiu herrnhutano en la tuta mondo. En la urbetoparto Ruppersdorf troviĝas krome superrivera kasteleto.
Herrnhuta stelo en lubeka preĝejo
La vilaĝo estas konata ankaŭ kiel lulilo de la produktado de specialaj kristnaskaj steloj (Herrnhuter Sterne).