Henrik Fieber
FIEBER Henrik (naskiĝis la 25-an de junio 1873 en Budapeŝto; mortis la 10-an de januaro 1920 en Budapeŝto) estis hungara pastro kaj literaturhistoriisto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Henrik Fieber frekventis mezlernejon aŭ seminarion en sia naskiĝurbo, Esztergom, Nagyszombat, poste li studis en Pázmáneum, Budapeŝto, Romo. Post la pastriĝo ekde 1896 li estis pastro en Zseliz. En 1901 li estis familia edukisto en Szob, en la sekva jaro li estis nomumita prefekto de kolegio en sia naskiĝurbo. Tiutempe li multe vojaĝis en Eŭropo, kie li vizitis la lokajn artaĵojn. En 1908 li aranĝis la unuan eklezihistorian ekspozicion en Budapeŝto. Inter 1910 kaj 1920 li havis postenon en la religia kaj eduka ministerio, kie li okupiĝis pri ekleziaj artaĵoj. Li instruis ankaŭ en arta mezlernejo. Li multe strebis gardi la valorajn malnovajn ekleziajn artaĵojn, altarojn.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A kath. egy. hallg-k Szt Imre Koll-a (1903)
- Modern művészet (1914)
- Üvegfestészet (1920)
- Ókori keresztény középponti elrendezésű műemlékek I. és II.
- A műemlék-restaurálás pszichológiája. I.-II.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 52-a paĝo)
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2016-11-26 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva aprezo
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2016-10-26 per la retarkivo Wayback Machine