Helventra akridotero
Helventra akridotero | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Helventra akridotero
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Acridotheres fuscus (Wagler, 1827) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Helventra akridotero aŭ Helventra minao, Acridotheres fuscus, estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro de Akridoteroj kiuj portas fruntajn krestojn.
Ĝi estas komuna loĝanta reproduktulo en tropika suda Azio el Bangladeŝo, Pakistano, Barato kaj Birmo orienten al Indonezio. Tiu komuna paserino estas tipe troviĝanta en arbaroj kaj kultivejoj. La Helventra akridotero konstruas neston en truo. La normala ovodemetado estas de 3-6 ovoj.
Tiuj 23 cm longa birdo havas grizan plumaron, pli malhelan en kapo kaj flugiloj. Estas grandaj (pli grandaj ol ĉe aliaj akridoteroj) blankaj flugilmakuloj rimarkindaj dumfluge, kaj blankan vostopinton. La kapo havas fruntan tufon. La beko kaj fortaj kruroj estas brilflavaj, kaj ne estas nuda haŭtaĵo ĉirkaŭokula. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli brunaj. La sudbarata raso havas bluecajn irisojn dum la aliaj havas flavecajn irisojn.
Ili troviĝas kutime ĉe akvo aŭ rizkampoj.
Kiel plej parto de sturnoj, ankaŭ la Helventra akridotero estas tre ĉiomanĝanta, kaj manĝas fruktojn, cerealojn kaj insektojn.
En multaj partoj de Azio, ili estas kaptivataj kiel maskotoj. Kiel rezulto, skapintaj birdoj estis formintaj naturigitajn populaciojn en multaj landoj kiaj Tajvano.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- IUCN2006, BirdLife International, 2004, 51917, Acridotheres fuscus, 10a Majo 2006. Malplej zorgiga.
- Birds of India de Grimmett, Inskipp kaj Inskipp, ISBN 0-691-04910-6
Bildaro
[redakti | redakti fonton]
|