Saltu al enhavo

Heinrich XIII. Prinz Reuß

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heinrich XIII. Prinz Reuß
Persona informo
Heinrich XIII. Prinz Reuß
Naskiĝo 4-an de decembro 1951 (1951-12-04) (72-jaraĝa)
en Büdingen
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio familio Reuß-Köstritz vd
Patro Heinrich I. Prinz Reuß Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Woizlawa-Feodora Herzogin zu Mecklenburg Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Susan Doukht Jalali (en) Traduki (1989–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Heinrich XXVIII. Prinz Reuß Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo konstruiganto
makleristo de nemoveblaĵoj Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Heinrich XIII. Prinz Reuß (2018)

Heinrich XIII. Prinz Reuß [princ rojs] (naskiĝis la 4-an de decembro 1951 en Büdingen) estas germana entreprenisto pri nemoveblaĵoj kaj ano de la familio Reuß, kiu konatiĝis kiel aktivulo de la dekstre ekstrema Reichsbürger-movado. La 7-an de decembro 2022, la germana polico arestis lin kaj pliajn 24 homojn pro indikoj ke ili planis terorisman puĉon kontraŭ la legitima registaro.[1][2][3][4]

Familio kaj nomo

[redakti | redakti fonton]

Heinrich XIII. Prinz Reuß estas ano de la familio Reuß, iama nobela dinastio germana. Ties du ĉefaj branĉoj Reuß älterer Linie kaj Reuß jüngerer Linie (formortintaj en 1927 kaj 1945) regis ĝis la Novembra Revolucio en 1918 du ŝtatetojn en Turingio.

Lia familia nomo estas Prinz Reuß. Ekde 1919 "Prinz" ne plu estas nobela titolo, sed parto de la nomo. Lia antaŭnomo estas Heinrich XIII. ("Henriko la 13-a"). Estas speciala tradicio en la familio Reuß, ke ĉiuj viraj familianoj portas la nomon Heinrich, kun aldono de romia cifero kiu kronologie numeradas ĉiujn Henrikojn en la sama familia branĉo. En la branĉo de Heinrich XIII., la numerado rekomenciĝas kun I. (la 1-a) en ĉiu jarcento – li do estas la 13-a vira branĉano naskita post 1900.

Reprezentanto de la familio Reuß, Heinrich XIV. Prinz Reuß (n. 1955), distancigis sin de sia parenco Heinrich XIII.[5][6]

Politika aktivado

[redakti | redakti fonton]

En 2019 Prinz Reuß prezentis paroladon en Worldwebforum en Zuriko, kie li kulpigis judojn kaj framasonojn pri militoj kaj revolucioj kontraŭ la monarĥio. Li fariĝis gvida figuro inter dekstraj ekstremuloj kaj konatiĝis per paroladoj kun antisemitisma, kontraŭdemokratia kaj konspirema enhavo. Li malagnoskas la legitimecon de la nuna germana ŝtato kaj anstataŭe asertas la pluekziston de la iama Germana Regno.

Laŭ informoj de la germana federacia prokurorejo (germane Bundesanwaltschaft), Prinz Reuß estis gvida persono en grupo kiu planis fari armitan puĉon kontraŭ la registaro de Germanio kaj instali lin kiel novan ŝtatan regenton.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]