Hantaro Nagaoka
Hantaro Nagaoka | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Hantaro Nagaoka en 1930
| |||||
Persona informo | |||||
長岡 半太郎 | |||||
Naskiĝo | la 19-an de aŭgusto 1865 en Nagasako, ![]() | ||||
Morto | la 11-an de decembro 1950 en Tokio, ![]() | ||||
Lingvoj | japana • angla vd | ||||
Loĝloko | Japanio vd | ||||
Ŝtataneco | Japano | ||||
Alma mater | Universitato de Tokio | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto nuklea fizikisto universitata instruisto teoria fizikisto politikisto ![]() | ||||
Laborkampo | Fiziko | ||||
Aktiva en | Tokio vd | ||||
Fama pro | Modelo de atomo | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Hantaro Nagaoka (長岡 半太郎|Nagaoka Hantarō, 19 a de aŭgusto 1865 – 11a de decembro 1950) estas japana fizikisto kaj pioniro pri la japana fiziko dum la Meiĵi-epoko.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Nagaoka naskiĝis en Nagasako, Japanio, kaj studis ĉe la Universitato de Tokio. Diplomiĝis en 1887, li laboris pri magnetismo kun Cargill Gilston Knott, brita kuracisto vizitante Japanion. En 1893, li vojaĝis al Eŭropo kaj daŭrigis siajn studojn en la universitatoj de Berlino, Munkeno, kaj Vieno. Li ankaŭ partoprenis la unuan Internacian Kongreson de Fiziko en Parizo, kie li auxskultis la prezentojn de Marie Curie pri radioaktiveco, okazaĵo kiu levis intereson pri atomfiziko. Nagaoka revenis al Japanio en 1901 kaj iĝis profesoro pri fiziko en la Universitato de Osako ĝis 1925[1]. En tiu tempo, li iĝis sciencisto ĉe RIKEN (Japana Scienca Esplorinstituto), kaj tiam iĝis la unua prezidanto de la universitato de Osako (1931 –1934).
Saturna modelo de la atomo
[redakti | redakti fonton]En 1900, fizikistoj komencis esplori la strukturon de la atomo. La lastatempaj eltrovaĵoj de Joseph John Thomson pri negative ŝargitaj elektronoj implicas, ke la elektre neŭtra atomo ankaŭ devas enhavi pozitivajn ŝargojn. En 1903, Thomson proponis ke la atomo estas sfero enhavanta pozitivajn ŝargojn kun la elektronoj disigitaj inter ili, kiel prunoj en pudingo, tial la modelnomo de « prunpudingo »[2].
Nagaoka malaprobis la Thomson-modelon, argumentante, ke la kontraŭstaraj ŝargoj estis nepenetreblaj. Li proponas alternativan modelon, en kiu pozitiva ŝarga kerno estas ĉirkaŭita de elektronoj en orbito, en la maniero de Saturno kaj ĝiaj ringoj. En 1904, Nagaoka evoluigis planedan modelon de la atomo. La modelo de Nagaoka baziĝis sur analogeco kun la klarigo de la stabileco de la ringoj de Saturno (la ringoj estas stabilaj, ĉar la planedo ĉirkaŭ kiu ili orbitas estas tre masiva). Ĉi tiu modelo permesas du antaŭdirojn:
- tre masiva kerno (laŭ analogio kun tre masiva planedo);
- elektronoj orbitantaj ĉirkaŭ la kerno, subtenataj de elektrostatikaj fortoj (laŭ analogio kun la ringoj orbitantaj ĉirkaŭ Saturno, subtenataj de gravitfortoj). Por ke tiu modelo estu stabila, Nagaoka montris ke la centra ŝargo estu 10 000 foje la ŝargon de elektrono[3]
La du prognozoj estis sukcese konfirmitaj fare de Ernest Rutherford, kiu indikis la Nagaoka-modelon en sia artikolo (1911) . Tamen, aliaj detaloj de la modelo estas malĝustaj. Aparte, la ŝargoj de la aŭraient-ringoj devas esti malstabilaj pro la forpuŝa efiko inter la samŝargoj de elektronoj, kio ne estas la kazo de la Saturnaj ringoj. Finfine Nagaoka forlasis sian modelon en 1908.
Ernest Rutherford kaj Niels Bohr proponis pli realigeblan modelon en 1913.
Aliaj verkoj
[redakti | redakti fonton]Nagaoka poste faris esploradon en spektroskopio kaj en aliaj kampoj. En 1909, li publikigis artikolon pri la induktanco de solenoidoj[4].
En marto 1924, li publikigis studojn, en kiuj li sukcesis akiri miligramon da oro kaj plateno el hidrargo per bombardo de neŭtronoj[5].
En 1929, li estis la unua persono priskribi perturbadon de radiokomunikado per pluvo de meteoroj[6], kio initiatis radiotransmisiojn per la poststrioj de meteoroj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (2000) C.C. Gillispie: Concise Dictionary of Scientific Biography, 2‑a eldono, Charles Scribner's Sons], p. [htt://archive.org/details/concisedictionar00/e/633 633]. ISBN 0-684-80631-2.
- ↑ B. Bryson. (2003) A Short History of Nearly Everything (angle). Broadway Books. ISBN 0-7679-0817-1.
- ↑ Helge Kragh (Oct. 2010). Antaŭ Bohr: Teorioj de atoma strukturo 1850-1913. RePoSS: Research Publications on Science Studies 10. Aarhus: Centre for Science Studies, University of Aarhus. (angle)
- ↑ (1909-05-06) “The Inductance Coefficients of Solenoids (Induktance de Solenoidoj)”, Journal of the College of Science (angle) 27 (6), p. 18.
- ↑ (1924) “Der Zerfall des Quecksilberatoms (La kadukiĝo de la hidrarga atomo)”, Die Naturwissenschaften (germane) 12 (29), p. 597–598. doi:10.1007/BF01505547. Bibkodo:1924NW.....12..597M. 35613814.
- ↑ Hantaro Nagaoka (1929). “Possibility of the radio transmission being disturbed by meteoric showers (Ebleco, ke la radio-transsendo estas ĝenita de meteoraj pluvegoj)”, Proceedings of the Imperial Academy 5 (6), p. 233–236. doi:10.2183/pjab1912.5.233.