Hannie Schaft
Hannie Schaft | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Jannetje Johanna Schaft |
Aliaj nomoj | Hannie Schaft • Johanna Elderkamp |
Naskiĝo | 16-an de septembro 1920 en Harlemo |
Morto | 17-an de aprilo 1945 (24-jaraĝa) en Bloemendaal |
Mortokialo | Pafvundo |
Tombo | Dutch Honorary Cemetery Bloemendaal (en) , 22 (1945–) Burial pit Q (en) (–1945) |
Lingvoj | nederlanda • germana |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Alma mater | Universitato de Amsterdamo - internacia juro |
Okupo | |
Okupo | partizano rezistobatalanto law student (en) |
TTT | |
Retejo | https://hannieschaft.nl/ |
Jannetje Johanna (Hannie) SCHAFT (Haarlem, 16-an de septembro 1920 – Bloemendaal, 17-an de aprilo 1945) estis nederlanda komunistino kaj rezista batalantino dum la Dua Mondmilito.
Juneco kaj edukado
[redakti | redakti fonton]Schaft naskiĝis kiel filino de Pieter Schaft, instruisto je la rijkskweekschool (instruista seminario), kaj Aafje Talea Vrijer. Ŝia patrino estis menona kaj ŝia patro sentis afinecon por la Socialdemokrata Laborista Partio. Ŝi trapasis la altlernejon hbs kaj en 1938 ŝi ekstudis juron je la komunuma Universitato de Amsterdamo. Schaft amikiĝis kun la judaj kunstudentinoj Philine Polak kaj Sonja Frenk (kiuj ambaŭ pliposte, dum la milito, sin kaŝis ĉe la gepatroj de Hannie). Pro tio ŝi sentis sin persone tuŝita pro la persekutado de la judoj kiam la Dua Mondmilito komenciĝis.
Rezistada laboro
[redakti | redakti fonton]Post kiam ŝi kiel studentino rifuzis subskribi deklaron de lojaleco, ŝi denove ekloĝis ĉe siaj gepatroj. Pli kaj pli ŝi aktivis en la rezistada movado kaj helpis sinkaŝantojn per ŝtelitaj kuponkartoj kaj identigiloj. Ŝia kaŝnomo fariĝis Hannie kaj ŝia kromnomo la knabino kun la rufa hararo. Finfine ŝi aliĝis al la "Raad van Verzet" (Konsilantaro de Rezistado), organizo kun intensaj ligoj kun la Komunista Partio de Nederlando tre malfidata de aliaj rezistadaj movadoj. Kune kun Freddie kaj Truus Oversteegen ŝi atencis germanojn, kunlaborantojn kaj ŝtatperfidulojn.
Aresto kaj ekzekuto
[redakti | redakti fonton]La germanaj okupantoj malamis ŝin, ĉar ŝi je la fino de la milito ankoraŭ faris, laŭ ilia opinio, sensencajn atencojn. Ŝi estis arestita la 21-an de marto 1945 ĉe vojbaro je la Jan Gijzenkade (ĉe la Mauermuro) kiam montriĝis ke ŝi kunportis rezistadajn gazetojn kaj armilon. En la policejo de Haarlem la germanoj malkovris ŝian identecon.
Kvankam je la fino de la milito ekzistis interkonsento inter la okupantoj kaj la "Binnenlandse Strijdkrachten" (Enlanda Batalantaro) por ne mortigi virinojn, Hannie estis mortpafita tri semajnojn antaŭ la fino de la milito (je la 7-a de aprilo 1945) laŭ ordono de Willy Lages.