Hagar
Hagar | |
---|---|
Biblia persono | |
homa biblia persono | |
Verko | Korano Genezo 25 |
Informoj | |
Eble sama | Ketura • Hagaro en Islamo |
Sekso | ina |
Nacieco | Antikva Egiptio |
Religio | religio de antikva Egiptio |
Okupo | servisto |
Patro | Pharaoh |
Edzo/Edzino | Abrahamo |
Infanoj | Iŝmael |
Hagar, laŭ Biblio, estis egipta sklavino de Sara kaj kromedzino de Abraham, kiu ŝin forpelis por instigo de sia edzino. Hagar estas patrino de Iŝmael, prapatro de Araboj.
Abram kaj Sarai klopodis kompreni kiel li iĝos prageneranto de nacioj, ĉar post 10 jaroj de vivo en Kanaano, neniun filon ili havis. Sarai tiam proponis sian egiptan servistinon, nome Hagar, al Abram kun la intenco ke ŝi havigos al li filon.
Post Hagar konstatis, ke ŝi gravedas, ŝi ekmalaprezis sian mastrinon, Sarai. Sarai reagis per mistraktado al Hagar, kaj Hagar foriris en la naturon. Anĝelo parolis kun Hagar ĉe fonto survoje al Ŝur. Li instruis ŝin reveni al la kampadejo de Abram, kaj kia ŝia filo estos. Ŝi devos nomi sian filon Iŝmaelo. Hagar tian alvokis al Dio kiu parolis al ŝi "El Roi" (Dio). El tiu tago antaŭen, tiu puto estis nomita Beer-lahai-roi, ("La puto de tiu kiu amis kaj vidis min."). Ŝi tiam faris kiel oni instruis al ŝi nome revenante al sia mastrino por havi sian filon. Abram estis 86-jaraĝa kiam naskiĝis Iŝmaelo.[1]
Notoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.moshereiss.org/articles/11_ishmael.htm Arkivigite je 2006-05-09 per la retarkivo Wayback Machine