György Marx
Aspekto
György Marx | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 25-an de majo 1927 en Budapeŝto | ||||
Morto | 2-an de decembro 2002 (75-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Tombejo Farkasrét, 30/2-1-3 ![]() | ||||
Ŝtataneco | Hungario ![]() | ||||
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (1945–1950) Lónyay Utcai Református Gimnázium és Kollégium (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto historiisto de scienco astrofizikisto nuklea fizikisto ![]() | ||||
Laborkampo | Nuklea fiziko ![]() | ||||
Doktoreca konsilisto | Károly Novobátzky vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
György Marx [djordj marks], hungare Marx György estis hungara fizikisto, profesoro, astronomo, membro de Hungara Scienca Akademio.
György Marx naskiĝis la 25-an de majo 1927 en Budapeŝto, li mortis la 2-an de decembro 2002 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]György Marx frekventis universitaton en Budapeŝto, poste li instruis en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Li estis katedrestro inter 1970-1992. Li okupiĝis precipe pri eroj de atomo (ekzemple pri leptonoj) kaj li estis fidelulo de la atomenergio. Li ricevis premion Kossuth en 1955, poste ĝis 2002 ankaŭ aliajn (eĉ eksterlandan) premiojn.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Kvantummechanika - elstara lernolibro por studentoj 1957
- The Voice of the Martians - biografioj pri sciencistoj - 1994
- Atommag-közelben (Atomkerno-proksime) 1996