György Bartal (ministro)
György Bartal | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de septembro 1820 |
Morto | 25-an de oktobro 1875 (55-jaraĝa) en Fadd |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | György Bartal |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
György Bartal [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bartal György estis hungara politikisto, ministro. Lia nobela antaŭnomo estis beleházai. Lia samnoma patro estis György Bartal.
György Bartal [1] naskiĝis la 20-an de septembro 1820 en Hungara reĝlando en Damazérkarcsa (nuntempa vilaĝparto de Kráľovičove Kračany en Slovakio). Li mortis la 25-an de oktobro 1875 en Fadd.
Biografio
[redakti | redakti fonton]György Bartal lernis en Vieno. Li eklaboris en la departementa administrado en 1842 kiel subnotario. Post jaroj li iĝis ĉefnotario. En 1848 li estis elektita parlamenta deputito, depost falo de la revolucio li estis kondamnita 2 monatojn. Post la liberiĝo li retiriĝis al sia bieno, ĝis li estis elektita parlamenta deputito kaj subdepartementestro en 1861. Li daŭre estis deputito inter 1865–1878, dume li estis ministro pri agrario, trafiko kaj komerco en 1874.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Országgyűlési beszéd (Parlamenta parolado), (1861)
- Autonomiai congressusi beszéde a szervező gyűlés márcz. 11. ülésén (1870)