Gunzenhausen - prononco [guncnHAŬzn] - estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Weißenburg-Gunzenhausen kaj en la distriktaroMeza Frankonio de la federacia landoBavario. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 12 267 loĝantojn. Samtempe la komunumo estas la administra centro de komunumaro el kvar ĉirkaŭaj komunumoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Gunzenhausen, sed mem ne apartenas al la teritorio de la komunumaro. La urbo situas borde de lago nomata Altmühlsee.