Saltu al enhavo

Goethe-domo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Goethe-domo
literatura muzeo
kultura havaĵo
kultura institucio
loĝdomo Redakti la valoron en Wikidata
Lando Germanio vd
Situo Frankfurt-Innenstadt I
Adreso Großer Hirschgraben 23
Posedanto Freies Deutsches Hochstift • Johann Caspar Goethe vd
Estiĝo 1859
Koordinatoj 50° 6′ 40″ N, 8° 40′ 40″ O (mapo)50.1111944444448.6776666666667Koordinatoj: 50° 6′ 40″ N, 8° 40′ 40″ O (mapo)
Goethe-domo (Frankfurto ĉe Majno)
Goethe-domo (Frankfurto ĉe Majno)
DEC
Situo de Goethe-domo
Map
Goethe-domo
Retpaĝo http://www.goethehaus-frankfurt.de/
vdr
Naskodomo de Goethe en 23a Großer Hirschgraben, Frankfurt am Main.

La Goethe-domo, en germana Goethe-Haus, estas dom-muzeo pri la verkisto en la distrikto Innenstadt de Frankfurt am Main, Germanio.

La origina konstruaĵo estis la familia loĝejo de la familio Goethe, ĉefe Johann Wolfgang von Goethe, ĝis 1795. Johann Wolfgang mem naskiĝis tie en 1749 al siaj gepatroj, Johann Caspar Goethe, advokato, kaj Katherine Elisabeth Textor, filino de la urbestro (Bürgermeister) de Frankfurt. Johann Wolfgang loĝis tie kun sia fratino Cornelia ĝis 1765, estante dek ses jaraĝa, kiam li translokiĝis al Leipzig por studi juron, kaj poste revenis tien sporade.

En 1863 geologo Otto Volger (1822–1897) restaŭris la domon al la stato de la epoko de la familio Goethe, kiel monumento al la fama loĝanto. La domo estis detruita dum la bombado fare de la Aliancanoj al Frankfurto la 22an de majo, 1944, sed ĝi estis restaŭrita post la milito inter 1947 kaj 1951, la plej proksime al la origina stato kaj meblaro, por montri la vivon de riĉa loĝanto de Frankfurto en la 18a jarcento. Ĝi estas apud la Goethe Muzeo, kiu estis malfermita al la publiko kun la Goethe Domo en 1954, kaj proksime estas la elfositaj fundamentoj de la juda geto, kiu, kun la juda tombejo, montras bildon de la iama Frankfurto kiun Goethe mem konis. La domo kaj muzeo estas viziteblaj per la sama bileto.[1]

  1. Goethe House. Arkivita el la originalo je 2023-03-07. Alirita 2023-04-04 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

50° 06′ 40″ N 8° 40′ 39″ O / 50.11111 °N, 8.67750 °O / 50.11111; 8.67750 (mapo)