Gobernador (Guberniestro) estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco de Granada, sude de Hispanio. Ĝi estas en la sud-centra parto de la komarko Los Montes. Limas kun la municipoj Morelábor, Píñar, Torre-Cardela, Guadahortuna kaj Pedro Martínez. La municipo enhavas la kernojn Gobernador kaj Delgadillo (Maldiketa). En la 1960-aj jaroj estis pinto de pli ol 600 lokanoj; nuntempe estas nur iom pli ol 200.