Giulio Ceradini
Giulio Ceradini | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de marto 1844 en Milano |
Morto | 24-an de julio 1894 (50-jaraĝa) en Milano |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Reĝlando Italio |
Okupo | |
Okupo | fiziologo |
Giulio CERADINI (naskiĝinta la 17-an de marto 1844 en Milano, mortinta samloke la 24-an de julio 1894 estis itala fiziologo.
Partopreninte batalojn de Giuseppe Garibaldi en Sicilio li studis medicinon en Pavio, Heidelberg (pro Hermann von Helmholtz) kaj Leipzig (por labori tie kun Carl Ludwig. Poste en 1873 fariĝis li profesoro pri fiziologio en Ĝenovo. De 1882 li vivis Milane nur por esploradi. Doktoriĝo lia estis estinta en aŭgusto 1868 en Palermo; de 1868 estis lia unua deĵorloko en la polikliniko de Milano.
Ceradini kontribuis gravege koncerne la funkcion de la koro, la morton per drono kaj per enveno de aero en vejnojn. Li publikigis plurajn aĵojn pri la kardiovaskula sistemo. En 1881 li inventis aŭtomatan bloksistemon por fervojoj kio estis premiita ĉe la Unua internacia elektrisma ekspozicio en Parizo.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Meiokardie und Auxokardie. Heidelberg 1869
- Der Mechanismus der halbmondformigen Herzklappen. 1872
- Della Morte da Sommersione e da Introduzione d’aria Nelle Vene. Esperienze e Considerazioni. 1873
- Il Meccanismo delle Valvole Semilunari del Cuore. 1873
- La scoperta della circolazione del sangue: appunti storico-critici. 1876
- Ricerche Critiche ed Esperimentali Intorno al Meccanismo della Circolazione del Sangue. 1876
- Block-Sistema Automatico. Memoria Astratta Dagli atti della Commissione d’Inchiesta sull’esercizio delle Ferrovie Italiane. 1881
- A proposito dei due globi Mercatoriani, 1541-1551; appunti critici sulla storia della geografia. 1894
Fonto
[redakti | redakti fonton]Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 3. Leipzig 1905, p. 840 (tie ĉi interrete)