Funikularo de Zagrebo
La Funikularo de Zagrebo (kroate Zagrebačka uspinjača) estas funikularo en Zagrebo operaciita de ZET, situanta en Strato Tomić, konektanta Straton Ilica (Donji Grad, Malsupra urbo) kun Strossmayerovo šetalište (promenejo Strossmayer) norden (Gornji Grad, Supra urbo).
Ĝia 66 metrojn longa vojo faras el ĝi unu el la plej mallongaj publikaj funikularoj en la mondo.[1] La funikularo estis konstruita en 1890 kaj komencis veturi la 23-an de aprilo 1893. Komence ĝi havis vapormaŝinojn, kiuj estis anstataŭigitaj per elektromotoroj en 1934.[2] Konsiderante ke ĝi konservis sian originalan formon kaj plejparton de siaj konstruaj kaj teĥnikaj trajtoj, estis donita al ĝi jura protekto kiel protektita monumento.[1]
Teĥnikaj trajtoj
[redakti | redakti fonton]Ĝi havas du veturilojn de po 28 pasaĝeroj (16 sidantaj kaj 12 starantaj). La veturiloj estas 5 640 mm longaj, kaj 5,05 t pezaj kiam malplenaj. Ĉiu povas transporti 2 240 kg. La elektromotoro estas en la norda (supra) stacio. Ĝi havas elirpovumon de 28,5 kW, funkcias en 400 V kontinua kurento, je 720 turnoj/minute. La funikularo veturas sur fervojo kun ŝpuro de 1 200 mm, la vojo estas nur 66 metrojn longa, sed la diferenco de alteco estas 30,5 m kaj la deklivo estas de 52%. Tio faras el ĝi unu el la plej mallongaj, tamen ankaŭ unu el la plej krutaj funikularoj en la mondo. Ĝi veturas je rapideco de 1,5 m/s, bezonante 55 sekundojn por traveturi la distancon[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Funicular. ZET. Alirita 2009-05-19 .
- ↑ Zagreb Funicular:Yesterday. Funimag. Alirita 2009-05-19 .
- ↑ Zagreb Funicular:Technical. Funimag. Alirita 2009-05-19 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Zagreb Funicular en la angla Vikipedio.
Koordinatoj: 45° 48′ 51″ N 15° 58′ 24″ O / 45.81417 °N, 15.97333 °O (mapo)