Fuliko
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Nigra fuliko kun ido
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La fulikoj estas mezgrandaj akvobirdoj de la familio de Raledoj kiuj formas la genron Fulica.
Priskribo de la genro
[redakti | redakti fonton]La plej granda specidiverseco estas en Suda Ameriko, kaj ŝajne la tuta genro devenas de tie.
Tiuj raloj havas ĉefe nigran plumaron kaj male de aliaj raloj ili estas facile videblaj, ofte naĝantaj en malferma akvo pli ol manĝoplukantaj en junkaroj. Ili havas elstaran fruntan ŝildon aŭ alian ornamaĵon ĉefrunte kaj koloran bekon kaj multaj -sed ne ĉiuj- havas blankon subvoste. Kiel aliaj raloj, ili havas lobhavajn fingrojn.
Ili plejparte havas mallongajn, rondformajn flugilojn kaj estas mallertaj flugantoj, kvankam nordaj specioj estas tamen kapablaj flugi longajn distancojn. La Amerika fuliko atingis iam Brition kaj Irlandon. La specioj kiuj migras faras ĝin dumnokte. Fulikoj povas piediri kaj kuri vigle per siaj fortaj kruroj kaj havas longajn fingrojn bone adaptitajn je mildaj, neregulaj surfacoj.
Tiuj birdoj estas ĉiomanĝantaj, manĝante ĉefe vegetaran materialon, sed ankaŭ etajn bestojn kaj ovojn. Ili estas agreseme teritoridefendantoj dum reproduktado, sed ankaŭ estas troveblaj en grandaj aroj en umbraj partoj herbohavaj de lagoj.
Specioj
[redakti | redakti fonton]- Krestfuliko, Fulica cristata
- Nigra fuliko, Fulica atra
- Havaja fuliko, Fulica alai
- Amerika fuliko, Fulica americana
- Kariba fuliko, Fulica caribaea, nun morfo de Amerika fuliko
- Blankflugila fuliko, Fulica leucoptera
- Ardeza fuliko, Fulica ardesiaca
- Ruĝkrura fuliko, Fulica armillata
- Ruĝfrunta fuliko, Fulica rufifrons
- Giganta fuliko, Fulica gigantea
- Kornofuliko, Fulica cornuta
Formortintaj
[redakti | redakti fonton]Ĵus formortintaj
[redakti | redakti fonton]- Maskarena fuliko, Fulica newtoni (formortinta, ĉ.1700)
Prahistoriaj
[redakti | redakti fonton]- Fulica chathamensis (Kvaternara prahistoria birdo)
- Novzelanda fuliko, Fulica prisca (Kvaternara prahistoria birdo)
- Fulica infelix (fosilio)
- Fulica hesterna (fosilio)
- Fulica shufeldti (fosilio)
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Fuliko en rivero Tamizo
-
Masklo protektas reproduktantan inon en kanalo.
-
Fulikoj en lago.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Rails de Taylor kaj van Perlo, ISBN 90-74345-20-4
- Cornell Lab of Ornithology [1]