Saltu al enhavo

Freidorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Freidorf
Szabadfalu
ekde 1950 en la 7-a urbodistrikto de Timișoara
setlejo
urboparto Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Ŝtato  Hungara reĝlando (1732-1920) /
 Rumanio (1920-)
Regiono Banato
Demografio
Geografio
Geografia situo 45° 44′ N, 21° 11′ O (mapo)45.72833333333321.181111111111Koordinatoj: 45° 44′ N, 21° 11′ O (mapo) [+]
Freidorf Szabadfalu (Rumanio)
Freidorf
Szabadfalu (Rumanio)
DEC
Situo de Freidorf
Szabadfalu

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Freidorf (Timișoara) [+]
vdr

Freidorf [frajdorf], "libera vilaĝo", hungare: Szabadfalu [sabadfalu]) estis vilaĝo en Rumanio sudokcidente de Timișoara.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

En 1910 ĝi havis 1448 germanajn kaj hungarajn loĝantojn.

Ĝi estis unue menciita skribe en 1828. Ĝi estis fondita, en 1732, de enmigrintoj el samnoma vilaĝo en la germanlingva Alzaco, kiel parto de la Hungara reĝlando, kaj kiel granda parto de la regiono Banato sekve de la traktato de Trianon en 1920 estis transdonita al Rumanio. En 1950 oni aligis ĝin al la 7-a urbodistrikto de Timișoara.

Freidorf konservas historian arkitekturon, malnovajn germanajn domojn de la banataj ŝvaboj kaj multajn verdajn spacojn. Tamen, komence de la 21-a jarcento nur 10 homoj ankoraŭ loĝis tie. Freidorf ankaŭ nun en la rumana lingvo ankoraŭ havas sian malnovan germanan nomon.

Renomaj personoj

[redakti | redakti fonton]
  • Peter Johann Weissmüller, kiu kvarjara elmigris al Usono kun la gepatroj, tie vokiĝis Johnny kaj iĝis legenda naĝisto. Poste li estis adorata aktoro, kies naĝistan korpon admiris la kinejaj spektantoj en pluraj filmoj pri Tarzano. La 7-an de junio 2004 oni metis memortabulon en la vilaĝo okaze de lia centjara naskiĝdatreveno en la ĉeesto de lia filo John Scott Weissmüller.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]