Franz Duncker
Franz Duncker | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de junio 1822 en Berlino |
Morto | 18-an de junio 1888 (66-jaraĝa) en Berlino |
Tombo | Friedhof I der Gemeinde Jerusalems- und Neue Kirche (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio ![]() |
Familio | |
Patro | Karl Duncker ![]() |
Frat(in)oj | Maximilian Duncker, Alexander Duncker (en) ![]() ![]() ![]() |
Infano | Johanna Maria Lehweß (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | eldonisto sindikatisto ĵurnalisto politikisto ![]() |
Franz Gustav DUNCKER (naskiĝinta la 4-an de junio 1822 en Berlino, mortinta samloke la 18-an de junio 1888) estis germana politikisto, socialreformanto kaj librovenda entreprenisto. Li filis al Karl Duncker kaj fratis al Maximilian Duncker.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post studo de filozofio kaj historio en Berlino li dediĉis sin al komercado per libroj. Ekde 1848 li interesiĝis pri politiko. En 1853 li aĉetis de Aaron Bernstein la periodaĵon »Urwählerzeitung«, ŝanĝis ĝian titolon je »Volkszeitung« kaj eldonis ĝin kun enhavaro pliampleksigita. Fakte iĝis ĝi organo de liberalismaj opoziciuloj.
En 1859 li partoprenis la t.n. decidojn de Eisenach kaj kunfondis en Frankfurto ĉe Majno la partisimilan societon Deutscher Nationalverein. Li kunfondis la partion »Deutsche Fortschrittspartei« kies fidela ano li restis eĉ en 1866. Oni elektis lin en la preparantan, la ordan nordgermanan kaj poste en la tutgermanan parlamenton (Reichstag). De 1865 estris li la pormetiistan klubon »Berliner Handwerkerverein« kaj en 1869 li naskis kun Hermann Schulze-Delitzsch kaj Max Hirsch la ligon »Hirsch-Dunckersche Gewerkvereine«.
Pro financaj kialoj vendis li en 1877 sian librovendejon kaj retririĝis el parlamentaj laboroj (Reichstag, ĉambro de la deputitoj).
Fonto
[redakti | redakti fonton]Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 5. Leipzig 1906, p. 272 (tie ĉi interrete)