Franjo Hanaman
Franjo Hanaman | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Franjo Hanaman |
Naskiĝo | 20-an de junio 1878 en Drenovci |
Morto | 23-an de januaro 1941 (62-jaraĝa) en Zagrebo |
Tombo | Mirogoj |
Ŝtataneco | Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj (1929–1941) Hungario |
Alma mater | Universitato de Vieno |
Okupo | |
Okupo | kemiisto universitata instruisto inĝeniero inventisto |
Franjo Hanaman, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj nomo Hanaman Ferenc estis aŭstrohungara-kroata inventisto, kemiisto, altlerneja instruisto.
Hanaman Ferenc[1] naskiĝis la 30-an de junio 1878 en Drenovci (Aŭstrio-Hungario, Slavonio), li mortis la 23-an de januaro 1941 en Zagrebo (Jugoslavio, Kroatio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Hanaman Ferenc maturiĝis en gimnazio en Zemun, poste li akiris diplomon en TU Wien. Post la diplomo li estis asistanto samloke, kie li konatiĝis kun Sándor Just. Ili duope esploris novajn ampolojn en firmao en Vieno, pli bonajn, ol de Edison. En 1904 la esplorado finiĝis en Vieno pro financaj problemoj, sed lastmomenta elektra firmao en Budapeŝto aĉetis ilian patenton kaj ebligis la pluan laboron. La lingvo ne estis baro, ĉar Hanaman parolis ankaŭ hungare. En 1906 ili kreis konvenan ampolon kun volframa filamento. Hanaman en 1909 forlasis Hungarlandon kaj komence li estis en Usono, poste en Augsburg. Inter 1911-1915 li estis kemiisto en Teknologia Universitato Berlino, kie li doktoriĝis en 1913. Dum la 1-a mondmilito li laboris en Vieno, poste en Zagrebo. Li instruis en la teknikuniversitato de Zagrebo, en la lernojaro 1924 li estis rektoro.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- [1] Arkivigite je 2019-09-03 per la retarkivo Wayback Machine