Franciszek Gajowniczek
Franciszek Gajowniczek | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de novembro 1901 en Strachomin |
Morto | 13-an de marto 1995 (93-jaraĝa) en Brzeg |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Okupo | |
Okupo | soldato |
Franciszek GAJOWNICZEK (naskiĝis la 15-an de novembro 1901 en Strachomin (proksime al Mińsk Mazowiecki), mortis la 13-an de marto 1995 en Brzeg) estis pola soldato, serĝento de Pola Militistaro de la Dua Pola Respubliko, malliberulo de la koncentrejo Auschwitz (Auŝvico). Tie pola monaĥo Maksimiliano Kolbe iris morti per malsato anstataŭ li.
Kiel profesia soldato, la 28-an de septembro 1939 post kapitulaco de fortreso Modlin (apud Nowy Dwór Mazowiecki) estis malliberigita de germanoj. Li fuĝis, sed dum provo trairi Hungarion estis arestita de Gestapo. De la 8-a de septembro 1940 ĝis la 25-a de oktobro 1944 malliberigito de la koncentrejo Auschwitz (koncentreja numero 5659), poste transportita al Sachsenhausen (nun kvartalo de Oranienburg). Dum evakuo de la labortendaro, maje 1945, kun aliaj estis liberigita de usonanoj. Entombigita en ordena tombejo en Niepokalanów (proksime al Sochaczew).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Homoj: Franciszek Gajowniczek (1901-1995) Arkivigite je 2013-03-13 per la retarkivo Wayback Machine