Francesc Eiximenis
Aspekto
Francesc Eiximenis | |||||
---|---|---|---|---|---|
Francesc Eiximenis
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1330 en Ĝirono | ||||
Morto | 1409 en Perpinjano | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | mezepoka kataluna lingvo • Mezepoka latino • mezepoka aragona lingvo • antikva okcitana lingvo vd | ||||
Ŝtataneco | Princlando Katalunio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Oksfordo | ||||
Profesio | |||||
Okupo | Verkisto | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Llibre de les dones ❦ Lo Crestià ❦ Llibre dels àngels ❦ Scala Dei ❦ Regiment de la cosa pública ❦ Ars praedicandi populo ❦ Tractat d'usura ❦ De triplici statu mundi ❦ Pastorale ❦ Sumo de Teologio ❦ Vida de Jesucrist ❦ Psalterium alias Laudatorium ❦ Cercapou ❦ Tractat de avaricia ❦ Liber sermonum ❦ Doctrina compendiosa ❦ Letters vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Francesc Eiximenis (naskiĝis ĉirkaŭ 1330 en Ĝirono, mortis ĉirkaŭ 1409 en Perpinjano) estis Franciskana kataluna verkisto. Li vivis en la Kronlando de Aragono en la 14-a jarcento. Li eble estis unu el la plej gravaj mezepokaj katalunaj verkistoj. Liaj verkoj estis legitaj, kopiitaj, publikigitaj kaj tradukitaj en multaj lokoj. Li havis fortan influon en literaturo kaj politiko. Homoj kiaj la reĝoj de la Krono de Aragono Petro la 4-a de Aragono, Johano la 1-a de Aragono kaj Marteno la 1-a de Aragono, la reĝino Maria de Luna kaj la Papo de Avinjono Benedikto la 13-a legis la verkojn de Eiximenis.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Francesc Eiximenis i Arnau de Vilanova. Generalitato de Katalunio (2012). Arkivita el la originalo je 2013-10-06. Alirita 2014-04-03 .
Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Francesc Eiximenis en la baza angla Vikipedio.