Fondumo Reĝo Baudouin
Fondumo Reĝo Baudouin | |||||
---|---|---|---|---|---|
fondaĵo | |||||
Komenco | 17-a de decembro 1975 vd | ||||
Geografia situo | 50° 50′ 25″ N, 4° 21′ 44″ O (mapo)50.840372154.3622660386816Koordinatoj: 50° 50′ 25″ N, 4° 21′ 44″ O (mapo) | ||||
Lando(j) | Belgio vd | ||||
Sidejo | Bruselo | ||||
Adreso | Brederodestraat 21 | ||||
| |||||
Agareo |
Socia justeco | ||||
Moto | Agir ensemble pour une société meilleure • Samen werken aan een betere samenleving • Gemeinsam wirken für ein besseres Zusammenleben • Working together for a better society | ||||
| |||||
Posedatoj | Heritage Fund (en) vd | ||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | public utility foundation | ||||
La Fondumo Reĝo Baudouin (france Fondation Roi Baudouin, nederlande Koning Boudewijnstichting) estas sendependa kaj pluralisma fondumo, aktiva en Belgio kaj je internacia nivelo kiu kolektas donacojn kaj distribuas ilin super diversaj projektoj. Tiamaniere la Fondumo volas kontribui al pli da justeco, demokratio kaj respekto al diverseco, kun specifa atento al la temoj de malriĉeco, heredaĵo, filantropio, sano kaj migrado.
La fondumo organizas debatojn pri gravaj sociaj temoj kaj komunikas la esplorrezultojn en formo de publikaĵoj (senpagaj). La fondumo klopodas instigi al kunlaboro kaj al filantropio en Belgio, en Eŭropo kaj je nivelo internacia. Ĝi agadas en Eŭropo (ĝia ĉefsidejo estas en Bruselo), sed ankaŭ agadas en Usono, Kanado, Afriko.
Projektoj kaj enspezoj
[redakti | redakti fonton]Ĝi intencas fari pozitivajn ŝanĝojn en la socio kaj investi en projektoj aŭ individuoj, kiuj inspiras aliajn. Ĝia moto estas "Agi kune por pli bona socio".
Krom la enspezo de la propra kapitalo kaj la donaco de la Belga Nacia Loterio, ekzistas ankaŭ la enspezo de Fondumoj kaj Fondusoj de individuoj, asocioj kaj kompanioj. La Fondumo Reĝo Baudouin ankaŭ ricevas donacojn kaj testamentaĵojn[https://www.hln.be/binnenland/koning-boudewijnstichting-ontvangt-het-meeste-geld-uit-legaten~a4914570/ 1].
En 2021, la Fondumo Reĝo Baudouin kaj la Fondusoj kiujn ĝi administras donis EUR 132 541 857 en subteno al projektoj de 1 448 individuoj kaj 3,508 organizaĵoj. La buĝeto de la fondaĵo kreskis senĉese, fine de 2019 la fondumo administris unu miliardon da eŭroj[https://en.calameo.com/read/001774295ce01711052c4?authid=5etJJ4AJ2QKU 1].
Agokampoj
[redakti | redakti fonton]La agokampoj de la fondumo Reĝo Baudouin estas diversaj :
- Afriko kaj evolulandoj (landoj en disvolviĝo)
- Heredaĵo
- Malriĉeco kaj socia justeco
- Socia engaĝiĝo
- Eŭropa engaĝiĝo
- Sano
- Filantropio (pere de ĝia Centro por Filantropio, pri disdono de mono por bonaj kialoj laŭ impostefikaj kondiĉoj[1] [2] ekzemple pere de eŭropa organizaĵo por transnaciaj donacoj (TGE)[3] )
- Demokratio
- Daŭrebla disvolviĝo
Interna strukturo
[redakti | redakti fonton]La fondumo estis fondita en 1976, okaze de la dudek kvin jaroj de reĝado de la reĝo Baudouin 1a de Belgio.
La prezidanto de la Fondumo Reĝo Baudouin estas Thomas Leysen. La delegita administra direktoro estas Brieuc Van Damme (ekde majo 2022). Krome ĝi laboras kun ĉirkaŭ 100 dungitoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- (en,fr,nl) Oficiala retejo
- (en) Luc Tayart de Borms, delegita administranto de la fondumo Reĝo Baudouin
- (en) Premio Reĝo Baudouin por la disvolviĝo en Afriko
- (en) Centre for Philanthropy (Centro por Filantropio)[4]
- (en) Transnational Giving Europe (TGE)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (en) Tax-efficient giving, Friends of the College of Europe Fund’ within the King Baudouin Foundation ('Amikaro de Kolegio de Eŭropo' ene de la 'Fondumo Reĝo Baudouin'), College of Europe,
- ↑ (en) Making donations from France easier Arkivigite je 2019-08-24 per la retarkivo Wayback Machine (Faciligi donacojn el Francio), Foundation King Baudouin, la 24an de junio 2019, alirite la 24an de aŭgusto 2019
- ↑ (en) Transnational Giving Europe
- ↑ (en) DAFNE Arkivigite je 2019-08-24 per la retarkivo Wayback Machine – Donors and Foundations Networks in Europe (Donaciintoj kaj retaro de fondumoj en Eŭropo).
- ↑ (nl) Stichting Koning Boudewijn ricevas la plej grandan parton de mono de testamentaĵoj, Het Laatste Nieuws, la 5-an de oktobro 2021.
Citaĵa eraro Etikedoj <ref>
ekzistas por la grupo nomita "https://en.calameo.com/read/001774295ce01711052c4?authid=5etJJ4AJ2QKU", sed la responda etikedo <references group="https://en.calameo.com/read/001774295ce01711052c4?authid=5etJJ4AJ2QKU"/>
ne estis trovita; $2