Fenakistiskopo
Fenakistiskopo (ankaŭ fenakistoskopo, miraklorado aŭ vivorado) estas invento el la jaro 1832, pri kiu sukcesis sendepende unu de la alia Joseph Antoine Ferdinand Plateau en Gento kaj Simon Kavaliro de Stampfer en Vieno kaj kiu estas antaŭaĵo de la nuntempaj kinprojekciiloj.
Estas praprocedo de kinematografio. Sur turnebla disko troviĝas desegnoj de movofazoj en cirkla aranĝo. Inter la desegnoj troviĝas fendoj. Oni ekturnas la diskon, la rigardanto rigardas ekde malantaŭe tra la fendoj sur la desegnojn videblajn en spegulo, kiuj moviĝas por li. La movimpreso ekestas per tio, ke la ŝanĝo inter fendo kaj disko prezentas al la okulo ĉiam novan bildon anstataŭ la malnova, kiun la cerbo interpretas kiel movo de la sama bildo.
Temas je tio pri la unua apliko de la stroboskopa efekto por movi bildojn; per fenakistiskopo oni ankaŭ movis la unuajn komputitajn bildojn. Dua aperanta grava efekto estas la vidpersisto de hela bildo kontraŭ la malhel-fazo inter la fendoj, per kio tiu preskaŭ ne estas konscie perceptata kaj ekestas flua transiro de unu bildo en alian. La percepton de movo je malsametaj bildoj rekte montrataj unu post la alia oni nomas phi-fenomeno.
Poste sukcese plibonigis la principon William George Horner per sia zootropo same kiel Franz de Uchatius, kiu kiel unua kombinis la fenakistiskopon en 1853 kun la magia lanterno al projekciilo. Ĉi tiun inventon pluevoluigis siaflanke Charles Emile Reynaud en 1877 per praksinoskopo per enigo de speguloj kaj lumigiloj. Pluajn plibonigojn faris Eadweard Muybridge en 1879 per zoopraksiskopo same kiel Ottomar Anschütz en 1884 per elektrotaĥiskopo, ĝis kiam finfine Thomas Alva Edison prezentis en 1892 la kinetografon kaj la kinetoskopon.