Federala Sperto
Federala Sperto | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Edmond Privat | |
Eldonjaro | 1958 | |
Urbo | Hago | |
Eldoninto | Universala Ligo | |
Paĝoj | 78 | |
Federala Sperto [1] estas libro pri mondfederismo verkita de Edmond Privat kaj publikigita de Universala Ligo en 1958 [2]. La franclingva versio de tiu ĉi libro aperis jam en 1942 [3]; la esperantlingva versio tamen estas komplete reverkita kaj aktualigita.
Enhavo
[redakti | redakti fonton]Privat verkis tiun libron sub la impreso de la Dua Mondmilito, per kiu evidentiĝis la fiasko de la Ligo de Nacioj. Lia baza tezo estas, ke nacia suvereneco povas esti danĝera, kaj ke federacio kun potencaj centraj organoj estas pli vivkapabla ol nura ligo de suverenaj ŝtatoj. Tiun ĉi tezon li ilustras per prezento de du "sukcesoj" - Usono kaj Svislando - kaj unu "malsukceso" - La Ligo de Nacioj. Li skribas pri la rezisto, kiun siatempe renkontis la starigo de usona federacio en 1787 kaj de svisa federacio en 1848 (ekzemple pro la onidira malsameco de la unuopaj nordamerikaj kolonioj respektive la svisaj kantonoj), kaj pri la prospero, kiu fine rezultis el la sukcesa unuigo de tiuj landoj al federacio.
Li konkludas:
- Kion pruvas la spertoj pozitivaj de interŝtataj federacioj, kiel la usona aŭ la svisa, kaj la spertoj negativaj de interŝtataj organizoj, kiel la Ligo de Nacioj? Ili pruvas, ke unuiĝo kun vera aŭtoritato kapablas certigi pacon kaj prosperon kondiĉe, ke la decidan potencon en komunaj aferoj tenu la centraj organoj, kaj ne la diversaj ŝtatoj. Sur tiu kampo ili devas rezigni sian absolutan suverenecon. Sen tio la organizo malsukcesas kaj tion montras ĝuste la negativa Liga sperto.
Privat kritikas, ke la Unuiĝintaj Nacioj sekvis la eraran vojon de la Ligo de Nacioj, ĉar ankaŭ ili "ne kuraĝis forigi la danĝeran suverenecon de la membro-ŝtatoj". Privat pledas por pluevoluigo de la UN al duĉambra sistemo: Aldone al ties Ĝenerala Asembleo (la kunveno de la ŝtatoj) ekzistu dua kunveno elektota de la popoloj laŭ proporcio de la loĝantoj. Li favoras ne nur la kreon de monda parlamento, sed ankaŭ la starigon de monda registaro kaj tutmonda polico.
La ideoj el Federala Sperto reaperas en la aŭtobiografio Aventuroj de Pioniro de Privat, kiu konkludas tie, ke multaj el liaj idealoj fariĝis realo, kun du precipaj esceptoj: "Restas ankoraŭ inter la aferoj, kiuj okupas mian tempon, la ĝeneraligo de mondlingvo kaj la kreo de vera federala mondregistaro."
Per sia libro, Privat celis precipe fari kontribuon favore al monda paco. En la 21-a jarcento, liaj argumentoj plu vekas ioman atenton en la Esperanto-movado rilate al la diskuto pri Parlamenta Asembleo ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, sed ankaŭ rilate al eŭropa federismo kiel ebla solvo de la EU-ŝuldokrizo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, paĝo 57 & paĝo 644, ISBN 978 1 59569 090 6
- ↑ Edmond Privat, Federala Sperto. Studo pri du sukcesoj kaj unu malsukceso. Komparo inter: Unuiĝintaj Ŝtatoj Amerikaj - Svisa Konfederacio - Ligo de Nacioj, Universala Ligo, Hago 1958, 78 p.
- ↑ Edmond Privat, Trois expériences fédéralistes: États-Unis d'Amérique - Confédération suisse - Société des Nations, Neuchâtel, Baconnière [1942], 109 p.