Saltu al enhavo

Fadeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fadenbobenoj

Fadeno (el germana Faden) estas la baza ero de teksaĵoj. Fadeno estas longa kaj maldika kaj oni povas ĝin teksi, triki aŭ uzi alimaniere por fabriki maldikan aĵon kiel ŝtofoj, vestaĵoj, tapiŝoj, ktp. Komerce, fadenoj estas kutime vendataj sub la formo de bobeno (ekz. fadenbobeno de kotono) aŭ de bulo (ekz. fadenbulo de lano).

Buloj de ligfadeno aŭ ŝnureto

Dikan aŭ kunligitan fadenon oni nomas ŝnureto, ŝnuro kaj ŝnurego, maldika fadeno povas esti fibro, sed ankaŭ fadeno ofte konsistas el kunligitaj fibroj.

Per fadeno enmetita en la trueto de kudrilo oni povas kudri teksaĵon farante vestaĵon.

Araneoj kaj raŭpoj kapablas produkti fadenon kiun ili poste teksas. La fadeno de la silkraŭpo estas uzita de la teksaĵindustrio por produkti silkon.

Laŭ Francisko Azorín fadeno estas Maldika ŝnureto el kuntorditaj fibroj, uzata por kudrado, teksado, ligado, k.c. Longa maldika fibro.[1] Kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj fadenaro, fadenego, fadeneto, fadenbulo, fadenigilo, fadenkomputilo, fadenkalibrilo, metalfadeno, orfadeno, kuprofadeno, ŝtala fadeno.[2]

Kulturhistoria simboleco de la fadeno

[redakti | redakti fonton]

En antaŭkristanaj kaj antaŭislamaj religisistemoj la fadeno simbolis la sorton. La grekaj Mojroj kaj la norvegaj Nornoj teksis la sorton streĉante la fadenon por ĉiu vivo, mezurante kaj tranĉante ĝin je la antaŭdifinita longeco. El tiu sortofadeno estis teksita la vivo de la homoj. Ankaŭ hodiaŭ oni diras en la germana ke la vivo pendas de silka fadeno aŭ ke ies vivofadeno estis tranĉita.

En la greka mitologio troviĝas la ariadnofadeno, donaco de la princino Ariadno al Tezeo, helpe de kiu li trovis sian vojon tra la labirinto, kie troviĝis la minotaŭro, kiun li mortigis.

La sorteca signifo de la fadeno kondukis ankaŭ al multaj superstiĉoj. Tiel je la tagoj de iaj sanktuloj estis malpermesite kudri. En kelkaj centreŭropaj regionoj oni ne rajtis ripari vestaĵon kiun oni portis ankoraŭ je la korpo, por ne alporti malbonŝancon distranĉinte la fadenon.

  • iu perdis la fadenon (iu ne plu memoras pri kiu oni parolis, iu ne plu povas daŭrigi la ĉenon de argumentoj)
  • ruĝa fadeno (estas baza simbolo, vojo aŭ rektlinio)
  • ruĝa fadeno videblas (oni rekonas revenantan strukturon aŭ celon; tiu esprimo estas de Johann Wolfgang von Goethe)

Ekzistas pluraj proverboj pri fadeno en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:

  • Citaĵo
     Fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras. 
  • Citaĵo
     Ne iru fadeno antaŭ kudrilo. 

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 70.
  2. Azorín, samloke.
  3. Proverboj. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-09-03 .