FDLP
Palestino > Palestinaj politikaj organizoj > Fronto Demokrata por Liberigo de Palestino
FDLP | ||
---|---|---|
partio | ||
Komenco | 1969 vd | |
Lando(j) | Palestino vd | |
Ideologio |
Marksismo-Leninismo-Maŭismo • palestina naciismo • kontraŭcionismo • araba naciismo • komunismo • kontraŭimperiismo • sekulareco | |
Fondinto(j) | Nayef Hawatmeh vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
FDLP aŭ Fronto Demokrata por Liberigo de Palestino (arabe الجبهة الديموقراطية لتحرير فلسطين, Al-Jabha al-Dimuqratiya Li-Tahrir Filastin) ofte nomata nur Demokrata Fronto, aŭ arabe الجبهة الديموقراطية, al-Jabha al-Dimuqratiyah), estas politika organizo de tendenco marksista en Palestino.
La FDLP estis kreita je la 22-a de februaro de 1969 kiel skismo de la maldekstra Popola Fronto por la Liberigo de Palestino (PFLP), subla gvido de Najef Hawatmeh. Ĝi donis pli da atento al la politikaj laboroj, ol al la militaj, kvankam ĝi ankaŭ plenumis plurajn tiajn agadojn.
Dum la 70-aj kaj 80-aj jaroj ĝi estis unu el la plej influaj grupoj en la sino de la Organizaĵo por Liberigo de Palestino, kaj unu el la avangardoj de la akceptado de duobla ŝtato, juda-araba, en Palestino.
En 1991 ĝi suferis propran skismon, kaj unu frakcio gvidata de Jaser Abd Rabbo alproksimiĝis pli al Jaser Arafat kaj kreis novan organizon Demokrata Unuiĝo por Palestino (FIDA).
La FDLP peris dum la lastaj jaroj grandan parton de sia influo, ĉefe pro la kresko de la islamistaj partioj en Cisjordanio kaj la Gaza Sektoro. En la lastaj balotoj (2006) en la Leĝdona Asembleo de la Palestina Aŭtonomio, la koalicio partoprenata de la Fronto gajnis 2,8% de la voĉdonoj kaj du seĝojn.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo Arkivigite je 2012-07-16 per la retarkivo Wayback Machine.